Saltu al enhavo

Roklano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roklano
germane: Großer Rachel, ĉeĥe: Roklan, esperante: Roklano
monto
Vido al Roklano kaj Malgranda Roklano
Oficiala nomo: Großer Rachel
Lando Germanio Germanio
Federacia lando Bavario
Montaro Bavaria arbaro Šumava
Akvejo Danubo
Situo Roklano
 - alteco 1 453 m s. m.
 - koordinatoj 48° 58′ 42″ N 13° 23′ 22″ O / 48.97833 °N, 13.38944 °O / 48.97833; 13.38944 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Bavario
Situo enkadre de Bavario
Situo enkadre de Bavario
Vikimedia Komunejo: Großer Rachel
Portalo pri Geografio

Roklano (germane: Großer Rachel, ĉeĥe: Roklan, ĉeĥe iam ankaŭ kiel Hora nad RoklíRokelská hora) estas kun siaj 1453 metroj la dua plej alta monto de Šumava kaj Bavaria arbaro. Ĝi troviĝas en la centra parto de germana parto de la montaro proksime de ŝtatlimo sudokcidente de municipo Modrava. Roklano troviĝas en senintervena teritorio[1] (Naturzone) de Nacia parko Bavaria arbaro kaj ĝi kreas ankaŭ ĝian plej altan montopinton.

Supreniro

[redakti | redakti fonton]

Al la monto kondukas kelke da vojoj, dum kio supreniro el urbeto Frauenau daŭras proksimume 3,5 horoj, el Spiegelau tra Roklana lago proksimume kvar horoj, el Neuhütte 4,5 horoj, el Obere Frauenau (parkumejo Gfäll) proksimume 1,5 horoj kaj el fervoja haltejo Klingenbrunn proksimume du horoj.

Proksimume dek kvin minutoj sub la montopinto troviĝas montara kabano Waldschmidthaus (oficiale Rachelschutzhaus), kiu estadas malfermita en someraj monatoj.

Malgranda Roklano

[redakti | redakti fonton]

La monto havas formon de montodorso tiriĝanta en direkto sudoriento-nordokcidento, sur kiu 900 metroj nordokcidente de la ĉefa montopinto troviĝas ankaŭ la dua montopinto kun nomo Malgranda Roklano (Kleiner Rachel), alta 1399 metroj. Ambaŭ montopintoj apartigas malprofunda selo.

Interesaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Sur la suda flanko eblas dum bona videbleco observi panoramon de la nordaj montopintoj de Alpoj. Oriente estas bone videbla monto Poledník, burgo Kašperk, Antýgl, masivo de Boubín kaj montopinto de Bobík. Menciindas certe ebleco vidi komplekson de Modravaj marĉoj, la nealirebla teritorio, al kiu el la montopinto malkovras al observantoj mirigema vido. Nordoriente estas videbla Rokytská slať, oriente poste inter sekejoj elstaras verdaj montopinaj kampoj de marĉoj Novohuťské močály.

En la nealirebla teritorio de Modravaj marĉoj troviĝas krom aliaj kelke da eksaj rezervujoj por flosigado de ligno, unu el ili estas Roklana rezervujo, kiu estas traŝirita kaj surkreskinta de vegetaĵo. Situadis ĉe ĝi Roklana kabano, kiu servis por ripozo ĝis la dua mondmilito, kiam preter la kabano kaj Roklana marĉo ankoraŭ kondukis turisma pado.

Sur montopiedo troviĝas Roklana lago de glaĉera deveno, super kiu estas lokigita belvidejo kaj Roklana kapelo.

Rilataj artikoloj

[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Arkivigita kopiaĵo".