Roger Ducos
Roger Ducos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de julio 1747 en Dax |
Morto | 16-an de marto 1816 (68-jaraĝa) en Ulm |
Mortokialo | Trafikakcidento |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | politikisto advokato |
Pierre Roger DUCOS (25a de Julio 1747 - 16a de Marto 1816), pli bone konata kiel Roger Ducos, estis franca politika figuro dum la Revolucio kaj la Unua Imperio, nome membro de la Nacia Konvencio, kaj de la Direktoraro.
En la Revolucio
[redakti | redakti fonton]Ducos estis membro de la Konsilio de la Kvin Centoj, kun kiu li prezidis la puĉon de la 18a Fruktidoro (1797). Je la fino de sia regotempo, li iĝis pacjuĝisto, sed post la puĉo de Barthélemy Catherine Joubert (la 30an de Prerialo de la jaro VIII, aŭ 18a de Junio 1799), li estis nomumita membro de la plenuma Direktoraro, danke al la influo de Paul Barras, kiu kalkulis Ducos inter siaj partianoj.[1]
Konsularo kaj Imperio
[redakti | redakti fonton]La 9a de Novembro 1799, Ducos akceptis la puĉon de Napoleono Bonaparte (la 18a de Brumero), kaj li estis unu el la tri Provizoraj Konsuloj (kun Napoleono mem kaj Emmanuel-Joseph Sieyès), iĝante ankaŭ vic-prezidanto de Senato kun la alveno de stabila Konsulara formulo. Li estis multajn fojojn honorita dum la Imperio, sed en 1814 li abandonis Napoleonon, kaj voĉdonis por lia elpostenigo.[1]