Richard Rogers
Richard ROGERS, pli komplete Richard George Roberts, Barono Rogers de Riverside (Florenco, 23an de julio 1933 - Londono, 18an de decembro 2021), estis brita arkitekto naskiĝinta en Italio.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Filo de Nino Rogers, italo kun anglaj originoj, kiu revenus al Anglio dum la dua mondmilito, Richard studis en la Architectural Association School of Architecture en Londono, antaŭ ol diplomiĝi en la Altlernejo de Arkitekturo de la Universitato de Yale en 1962. Li ankaŭ laboris kiel staĝanto kun sia kuzo Ernesto Nathan Rogers en Milano.
Ĝuste en Yale li konis Norman Foster, kun kiu li asociiĝis ĉe sia reveno al Londono. Tie ili formis Team 4, apud siaj respektivaj edzinoj Su Rogers kaj Wendy Cheesman, kaj Georgie Wolton, la sola el ili kun oficiala titolo en la grupo, kio permesis ilin projekcii verkojn de arkitekturo. Iliaj dezajnoj de alta teknologio baldaŭ donis al ili grandan reputacion.
En 1967 la grupo disiĝis. Rogers asociiĝis tiam kun la itala Renzo Piano, kun kiu li konstruis la Centron Georges Pompidou de Parizo en 1971. En ĉi tiu konstruaĵo, la strukturo kaj la instaladoj troviĝis en la ekstero, lasante tute diafanaj la internajn spacojn.
Li estis respondeca por arkitekturo kaj urboplanismo de la Greater London Authority. Li militis aktive en la brita laborisma partio. En 2007 li ricevis la prestiĝan Premion Pritzker.
En 2020 li anoncis sian retiriĝon post 43 jaroj dediĉitaj al la arkitekturo.
Projektoj
[redakti | redakti fonton]- Domo Rogers, Wimbledon (Britio) (1967)
- Domo kaj studejo de Humphrey Spender en Essex, en formo de kubo el kristalo (1968)
- Itala pavilono en la universala ekspozicio de Osaka (Japanio) (1970)
- Komerca centro de Fitzroy street (1970)
- Centro Georges Pompidou, Parizo (Francio) (1972–78)
- Centro PATS, Kembriĝo (Britio) (1975)
- Lernejo de esploro kaj akustika kunordigo de P. Boulez (1977)
- Konstruaĵo Lloyd's, Londono (Britio) (1979–84)
- Konstruaĵo de la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj, Strasburgo (Francio) (1984)
- Sidejo de la Channel Four, Londono (Britio) (1991)
- Tribunalo de Bordozo (Francio) (1997)
- Kupolo de la Jarmilo, Londono (Britio) (1999)
- Nacia asembleo de Kimrio, Cardiff (Kimrio) (2006)
- Konstruaĵoj de la Terminalo 4 de la Flughaveno de Barajas, Madrido (Hispanio) (2005) - Gajnanto Premio Stirling 2006
- 88 Wood Street, Londono (Britio) (1993-2001)
- Justicejo en Antverpeno (Belgio) (2005)
- Hotelo Hesperia Tower, Barcelono (Hispanio) (2006)
- Keloj Protos, Peñafiel, Valadolido (Hispanio) (2007) - Finalisto Premio Stirling 2009
- 122 Leadenhall en Londono (Britio) (2010-2014).
- La Sabloj de Barcelono (2011), en kunlaborado kun Alonso Balaguer-Arkitektoj Asociitaj.
- Urboplanisma reformo de Valadolido, en la terenoj liberigitaj de la subterigo de la fervojo kaj nova stacidomo.
- World Trade Center Tower 3, turo, parto de la noval konstruaĵoj en la loko kie staris la Ĝemelaj Turoj.
- Urboplanisma reformo de la areo de Garellano en Bilbao. El la kvin turoj projektitaj, la lasta kaj plej alta el ĉiuj, nomata Anboto Dorrea, estos la dua plej alta konstruaĵo el Eŭskio.
- Teknologia centro Altaj Palmoj: nova sidejo de la sevila plurnacia konzerno Abengoa en Sevilo.
- Torre Bancomer Meksikurbo kun la kunlaborado de L+L (2009-2014).
- Torres Atrio, projekto kiun oni konstruas en la Internacia Centro de Bogoto en Kolombio.
- Parko Hugo Chávez de Karakaso (2013-plu konstruata en 2021).
Premioj
[redakti | redakti fonton]- Premio Pritzker de arkitekturo 2007.
- Ora medalo de RIBA en 1985.