Ĉina ropofilo
Ĉina ropofilo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ĉina ropofilo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Rhopophilus pekinensis (Swinhoe, 1868) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Ĉina ropofilo (Rhopophilus pekinensis) estas specio de birdo de la familio de Cistikoledoj lastatempe trapasita al la familio de Silviedoj, en la monotipa genro Rhopophilus. Ĝi troviĝas en Ĉinio kaj Koreio.
Temas pri tre longvosta paserina birdo kun grizbrunaj supraj partoj el la frunto tra la krono kaj laŭ la tuta dorso tre markataj de grandaj nigrecaj vertikalaj strioj, dum la subaj partoj estas blankecaj el la gorĝo al la ventro, sed kun la flankoj ankaŭ tre markataj per ruĝecbrunaj strioj. La vizaĝo estas helgriza sed montras bildon konsistantan el malhelan traokulan strion kio lasas supran helan superokulan strion kaj alian pli malhelan strion subvangan el la bekobazo limigante kun la gorĝo al la kolflanko kie supreniras tra la orelareo por kuniĝi kun la alia horizontala strio. La beko estas helflaveca kaj la kruroj rozkolorecaj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Rhopophilus pekinensis[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 27an de julio 2007.
- Del Hoyo, J.; Elliot, A. & Christie D. (editors). (2007). Handbook of the Birds of the World. Volume 12: Picathartes to Tits and Chickadees. Lynx Edicions. ISBN 978-84-96553-42-2
|