Radim estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Jičín, en Regiono Hradec Králové proksimume 6 km nordoriente de urbo Jičín. Sur la norda flanko kreas dominaĵon montoj Kumburk (642 m s. m.) kaj Bradlec (547 m s. m.) kun ruinoj de mezepokaj burgoj; sur la okcidenta horizonto elstaras monto Zebín (399 m s. m.) kaj Veliš (429 m s. m.). Vivas ĉi tie 477 loĝantoj (2024).