Rüdiger Sachs
Rüdiger Sachs | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 13-an de aŭgusto 1927 | ||||
Morto | 21-an de novembro 2013 (86-jaraĝa) | ||||
Profesio | |||||
Okupo | bestokuracisto vd | ||||
| |||||
Rüdiger SACHS [rIdiga zAks] (naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1927 en Völkershausen, Germanio; mortis la 21-an de novembro 2013) estis veterinaro kaj profesoro pri parazitologio.
Sachs de 1949 al 1954 studis veterinaran medicinon en Gießen. Post doktoriĝo en 1955 li en 1956 daŭrigis la studadon pri tropikaj epidemiaj malsanoj kaj parazitologio kadre de DAAD-stipendio ĉe la universitato de Ĉvaneo (tiam nomata Pretoria). Sekvis 6-jara laboro en suda Afriko (ŝtata veterinaro en Namibio 1957–1963), 6-jara laboro en orienta Afriko (scienca esploro pri malsanoj de sovaĝaj bestoj en la Nacia Parko Serengeti (Tanzanio) 1964–1967, kaj docenteco ĉe universitato en Najrobio (Kenjo) 1967–1969). Ekde 1969 li estis membro de la sciencistara stabo de la Instituto pri Tropika Medicino en Hamburgo kun sekva plurjara esplorlaboro en diversaj afrikaj landoj (1972–1978).
Ekde 1979 li estis direktoro de la laboratorio de la Hamburga Tropika Instituto en Liberio: esplorlaboro precipe pri homa dormomalsano kaj pulma paragonimozo en Liberio, kun komparaj studoj en Ebur-Bordo (1983/1984), Peruo (1985) kaj ĉe la Albert-Schweitzer-Hospitalo en Gabono (1986). Pro la liberia intercivitana milito li devis antaŭtempe fini sian laboron kaj foriri el Afriko en junio 1990.
Sachs habilitiĝis en 1978 ĉe la hamburga universitato pri la fako parazitologio kaj en 1986 estis vokita profesoro kadre de la fakaro biologio.
Ekde 1983 li estis instrukomisiito por Esperanto en la lingvoscienca fakaro de la hamburga universitato.
Sachs estis plenrajta membro kaj vic-senatano de AIS San-Marino kaj prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE). Li vivis en Eschwege (Germanio) kaj havis duan loĝejon en Italio en Tavoleto, proksime de San-Marino. De 1956 li estis edzo de same esperantista edzino Christine, kiu ekzemple aktive partoprenis la UK-n de 2023 en Torino; iliaj kvin gefiloj ĉiuj naskiĝis en Afriko. Inter ili, la filino Martina (naskiĝinte komence de la 1960-aj jaroj en Namibio, instruistino, nun vivanta en Stromberg, Rejnlando-Palatinato kaj patrino de tri infanoj) en la 1980-aj kaj komence de la 1990-aj jaroj estis aparte aktiva en Germana Esperanto-Junularo - daŭre en la 2020-aj jaroj ŝi tre aktive kontribuante partoprenas internaciajn Esperanto-eventojn en Eŭropo, Azio kaj Afriko.
Partoj de la ĉi-supra biografio devenas el la Internacia Sciencista Dokumentaro (ISD) de AIS.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Forpasis merita sciencisto kaj esperantisto, nekrologo de José Antonio Vergara en Scienca Revuo 1/64(2013) 4-7, arkivigita en marto 2018 (esperante)