Puraj manoj
Aspekto
Puraj manoj (Itale Mani pulite) estas la itala nomo de granda polica priserĉado pri korupcio inter politikistoj kiu okazis en Italio en la komenco de la 1990-aj jaroj. Kiel rezulto de Mani Pulite, la tuta itala politika sistemo kolapsis, kaj la ĉefaj politikaj partioj (kiel la Kristan-Demokrata Partio kaj la Itala Socialisma Partio, Partito Socialista Italiano PSI) malaperis. Oni diras en Italio ke en ĉi tiu periodo oni pasis de la "Unua Respubliko" al la "Dua Respubliko", kvankvam oficiale ne estis ŝanĝo.