Saltu al enhavo

Puerta de Palmas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Puerta de Palmas
urba pordego Redakti la valoron en Wikidata
Lando Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Badaĥozo
Situo
Geografia situo 38° 52′ 50″ N, 6° 58′ 32″ U (mapo)38.8805-6.9756Koordinatoj: 38° 52′ 50″ N, 6° 58′ 32″ U (mapo) [+]
Puerta de Palmas (Hispanio)
Puerta de Palmas (Hispanio)
DEC
Situo de Puerta de Palmas
Map
Puerta de Palmas
vdr

La Puerta de Palmas estas monumenta pordego devena el la murego kiu ĉirkaŭis la urbon Badajoz en Hispanio, situa antaŭ la Ponto Palmas, kiun oni devis trapasi por veturi al najbara Portugalio; ĝi estis la ununura ponto super la rivero Gvadiano en Badajoz ĝis la 1970-aj jaroj, do tiu ĉi pordego estis la plej tipa vidaĵo de la enirejo aŭ elirejo de la urbo. La fino de ties konstruo datis je 1551. Estas la plej signifa monumento de la urbo.

Puerta de Palmas, Badajoz

Ĝi estas konsistigita de memoriga arko kaj du cilindraj turoj de fortika aspekto. En la ekstera fasado la arko estas duoncirkla, ornamita de blazono de Karlo la 1-a. En la interna fasado estas kapelo dediĉita al Nia Sinjorino de la Anĝeloj. La turoj uitlis kiel reĝa prizono ĝis fino de la 19a jarcento.