Premio de Unesko por edukado de knabinoj kaj virinoj
La Premio de Unesko por edukado de knabinoj kaj virinoj estas premio, kiu agnoskas elstarajn kontribuaĵojn al la progresigo de edukado de inoj. Subtenate de la registaro de la Popola Respubliko de Ĉinio, la premio doniĝas ĉiujare al du ricevantoj. La premio donas USD $50 000 al ĉiu ricevinto por antaŭenigi ties laboron pri edukado de knabinoj kaj virinoj. Membroŝtatoj de Unesko nomumas la kandidatojn, kun la konsilado de siaj Naciaj Komisionoj kaj de ne-registaraj organizaĵoj oficiale kunlaborantaj kun Unesko. La Ĝenerala Direktoro de Unesko donas la premion.[1][2][3][4][5][6]
Historio kaj celo
[redakti | redakti fonton]Laŭ Unesko, seksegaleco en eduko estas baza rajto kaj necesaĵo por la konstruado de inkluzivaj socioj. Kvankam ekzistas rimarkinda progreso dum la pasintaj 20 jaroj, 16 miliono da knabinoj ankoraŭ neniam eniros lernejon.[7]
Establite en 2015 de la estraro de Unesko, la premio agnoskas agadon, kiu estas noviga kaj/aŭ havas vastan daŭripovan efikon al la progresigo de edukado por knabinoj kaj virinoj. Ĝi estas la unua premio de Unesko pri tiu ĉi temo kaj konsciigas pri sukcesaj projektoj.
La premio kontribuas al la atingon de la Plano de Daŭripova Disvolviĝo, precipe celo 4 pri eduko kaj celo 5 pri seksegaleco. Ĝi ankaŭ subtenas la mondajn prioritatojn de Unesko en la Meztempa Strategio 2014-2021 kaj en la Agplano por Seksegaleco 2014-2021.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "UNESCO Names Laureates For Its 2017 Prize For Girls And Women's Education", NDTV.com. Kontrolita 2017-10-09.
- ↑ United Nations Girls' Education Initiative - News and Events - Nominations for 2017 UNESCO Prize for Girls' and Women's Education now open. Arkivita el la originalo je 2019-11-04. Alirita 2017-10-09. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-11-04. Alirita 2021-06-29.
- ↑ 2017 UNESCO Prize for Girls’ and Women’s Education (USD 50,000 Prize) (March 9, 2017).
- ↑ UNESCO Prize for Girls’ and Women’s Education 2017 (angle). Alirita 2017-10-09.
- ↑ UNESCO Prize for Girls’ and Women’s Education 2017 - Faculty of Agriculture - Mansoura University (en-gb). Arkivita el la originalo je 2021-06-29. Alirita 2017-10-09. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-06-29. Alirita 2021-06-29.
- ↑ "UNESCO announces winners for Girls’ and Women’s Education Prize 2017", Jagranjosh.com, 2017-09-06. Kontrolita 2017-10-09.
- ↑ UIS (2017). Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-06-27. Alirita 2021-12-24.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo UNESCO Prize for Girls' and Women's Education en la angla Vikipedio.