Preĝejo de Sankta Petro (Vieno)
Preĝejo de Sankta Petro germane Peterskirche | ||
---|---|---|
kristana preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Aŭstrio | |
Municipo | Vieno | |
Geografia situo | 48° 12′ 33″ N, 16° 22′ 10″ O (mapo)48.209316.3695Koordinatoj: 48° 12′ 33″ N, 16° 22′ 10″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | Romkatolika Eklezio | |
diocezo | Romkatolika ĉefepiskopujo de Vieno | |
asocio | Minoritanoj | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | baroko | |
Tipo de konstruaĵo | preĝejo | |
Konstruado | 1701–1733 | |
Specifo | ||
Longo | 50 | |
Larĝo | 20 | |
Alto | 56,8 | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Adreso | Petersplatz, 1010, Vieno | |
Vikimedia Komunejo | Komunejo pri Preĝejo de Sankta Petro | |
Oficiala paĝaro | www.peterskirche.at | |
Preĝejo de Sankta Petro (Vieno) (germane Peterskirche) estas unu el la plej malnovaj preĝejoj en Vieno (Aŭstrio). Ĝi troviĝas ĉe la samnoma placo Petersplatz en la Interna Urbo[1].
Ĝi lokiĝas iom funde de la strato Graben, en Petersplatz, do ofte restas nerimarkita de preterpasantoj. Tio estas la unua preĝejo de Vieno, transformita en la 4-a jarcento el kazernoj de la romia tendaro Vindobono. Cetere tiu aserto (ĉefe la dato) estas kontestata de iuj esploristoj, kiuj konsideras la unua en tiu listo Ruprechtskirche[1].
La unua mencio sub la nuna nomo troveblas en 1137. Fine de la 12-a jarcento ĝi iĝis parto de la Skota monaĥejo. Post plena pereo pro incendio en 1661, imperiestro Leopoldo la 1-a ordonis konstrui ĝin denove kadre de sia religia elano, kaŭzita de la pestoepidemio, nomita "granda plago", de 1679 dum kiu interalie aperis la fama Pestokolono. La nova konstruaĵo, inspirita de la Baziliko de Sankta Petro en Vatikano, estis inaŭgurita en 1733[1].
En 1970 la preĝejo estis transdonita al Opus Dei[1].
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo Arkivigite je 2019-03-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Stanislavo Belov (2018-07-24) Hofburgo: majesto kaj tragedioj de imperiestroj (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-02-24. Alirita 2019-02-24. (la impresoj de esperanto-vojaĝanto, 2016)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Stanislavo Belov (2018-07-24) Hofburgo: majesto kaj tragedioj de imperiestroj (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-02-24. Alirita 2019-02-24.