Potůčky estas vilaĝo en Ĉeĥio troviĝas en distrikto Karlovy Vary, en la profunda valo de la rojo "Blatenský potok" (germanePechöfenbach) kaj rivereto "Černá" (Nigra). La rojo Blatenský potok faras ĉi tie ŝtatlimon inter nia Ĉeĥio kaj Germanio. Sur kontraŭa bordo troviĝas germana mineja urbo Johanngeorgenstadt, fondita en la jaro 1654 fare de religiaj ekzilitoj, kiuj forlasis tiam minej-urbon Horní Blatná. Vivas ĉi tie 427 loĝantoj (2024).
La urbeto Potůčky estas finstacio de la fervojo el Karlovy Vary sur la ĉeĥa flanko de Ercmontaro. Nun oni povas daŭrigi ĝis la urbo Johann-Geogen-Stadt. El Horní Blatná oni povas en la urbeton Potůčky veturi ankaŭ sur la ŝoseo kaj kompreneble iri ankaŭ piede laŭ markita turisma vojo tra la monto Blatenský, la distanco estas 7 km.
En la ĉirkaŭaĵo estas multaj postrestaĵoj post la mezepoka eks-pluatado de stanaj ercoj. Oni ĉi tie ekspluatadis stanon ekde la jaro 1562 ĝis komenco de la dudeka jarcento. Post la Dua Mondmilito ĉi tie oni ekspluatis ankaŭ uranian ercon.
La nomon de ĉi tiu urbeto oni povas traduki "Rojetoj".