Polento
Polento estas manĝaĵo farita de miksaĵo de akvo kun faruno de maizo. Ĝi povas esti farita ankaŭ de kaŝtanoj. Polento estas manĝaĵo tre antikva en Eŭropo, plej popularo eble en Italio. En Brazilo ĝi estis ofta manĝaĵo de italaj kvazaŭsklavoj en 20-a jarcento. Hodiaŭ estas polento ofta kaj populara manĝaĵo en Brazilo kaj Argentino.
Historio de Polento en Italio
[redakti | redakti fonton]La polento estas popola simbolo de la veneta kaj friula kuirarto . Dum jarcentoj ĝi estis la unika nutra apogo por montaranoj kaj kamparanoj, Ĉefe en Nord Italio. Hodiaŭ ĝi estas serĉata gastronomia specialaĵo.
Kruda plado , polento estas preparita kun faruno de maizo, oni diras ofte flava faruno, en iomete salita akvo en kupra kaldrono, kaj oni miksas ĝis kuirado dum duonhoro ĝis kiam ĝi malmoliĝas kaj ĝi povas esti verŝita sur haktabulo aù ligna plado, kie poste oni povas tranĉi laù pecoj.Estis Venecio kiu enkondukis ĝin en la marĉoj de Polesine kaj en Friulo,la unua semado estas datata de 1554 en Veneta regiono.
Dum la sekvantaj jarcentoj la tuta Padanio ne manĝis alian krom tio. Polento solvis grandegajn alimentajn problemojn de multaj malriĉaj popoloj.La polento – laù la nutra vidpunkto – povas alporti bonan kontribuon de proteinoj. Temas pri minoraj proteinoj, kiuj bezonas aldonaĵojn por garantii la ĝustan nutran kontribuon. Do la plej simpla polento iĝas manĝaĵo eksterordinara kaj kompleta, kiam al ĝi oni aldonas la kutimajn simplajn kompletaĵojn . Ekzemple: kolbasoj, fazeoloj,fromaĝo . Tio estas kompletigaĵoj, kiujn la malnova kampara saĝeco uzis kaj ankoraù uzas, kreante pladojn, kij kontentigas la plej postulemajn palatojn kaj kiuj entenas proteinojn, karbonhidratojn, grasojn, mineralojn kaj kelkajn vitaminojn. Ĝenerale ĝi estas de flava koloro, sed ĝi iĝas blanka, se oni uzas la maizon "Biancoperla",kiu kreskas en regionoj Veneto kaj Friulo
- Taragna polento estas polento kun ankaù iom da faruno de ordinara fagopiro .
- Tujpreta polento [1] :estas faruno de maizo prekuirita per vaporo, tial necesas poste nur kelkajn minutojn por kuiri.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Asocio Take-Esperanto - kiu esperantigis saketojn de Biologia tujpreta polento por la Itala Esperanto Kongreso en Trieste en 2019 - Unu paledo (el Muelejo de Buttapietra apud Verono