Plezurĝardeno
La plezurĝardeno estas – hodiaŭ ofte publika – parko, kiu servas al ripozo.
Plezurĝardenoj ekzistas jam de multaj jarcentoj. En la antikva Romo la historiisto Kajo Salustio Krispo havis la ĝardenon de Salustio (Horti Sallustiani). Tiun ĝardenon akiris la romia imperiestro Tiberius. Enestas multaj pavilonoj, skulptaĵoj kaj templo. Dum jarcentoj ĝi estas publika.
En la Londono de la 18a kaj 19a jarcento ekzistis multaj publikaj plezurĝardenoj. En ili estas grandaj koncertsalonoj kaj subĉielaj scenejoj. Malgranda versio de angla plezurĝardeno estas la t.n. teĝardeno, en kiu la vizitantoj povas trinki teon kaj promenadi. La plezurĝardeno estas unu el ses formoj de „perfektaj ĝardenoj“ de la 18a jarcento. La aliaj estas legomĝardeno, fruktĝardeno, parko, oranĝerio aŭ plantdomo kaj menaĝerio.
Plezurparkoj, kiel Tivoli en Kopenhago estas modernaj variantoj de plezurĝardeno.
Famaj plezurĝaredenoj estas inter alie:
- en Germanujo:
- Lustgarten (Berlino),
- plezurĝardeno (Bagno Burgsteinfurt),
- plezurĝardeno (Detmold),
- la ĝardeno de la Kastelo de Heidelberg,
- Prinzessingarten (Jesberg),
- Malnova Botanika Ĝardeno (Marburg),
- plezurĝardeno (Munkeno) en Angla Ĝardeno,
- plezuĝardeno (Potsdam),
- parto de la kastela ĝardeno (Stuttgart)
- plezurĝardeno (Wernigerode),
- en Ĉeĥujo:
- Ahníkov en la distrikto Okres Chomutov
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Facharbeitskreis Schlösser und Gärten in Deutschland (Hrsg.): Lustgarten – Gartenlust. – Die schönsten historischen Gärten in Deutschland. Offizieller Führer der Schlösserverwaltungen in Baden-Württemberg, Bayern, Berlin-Brandenburg, Dessau-Wörlitz, Hessen, Rheinland-Pfalz, Sachsen, Thüringen, Schnell & Steiner Verlag, 2003, ISBN 978-3-7954-1535-8.