Pavel Batov
Pavel Batov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de junio 1897 en Filisovo, Yaroslavl Oblast |
Morto | 19-an de aprilo 1985 (87-jaraĝa) en Moskvo |
Tombo | Novodeviĉje tombejo |
Ŝtataneco | Rusio |
Alma mater | Milita Lernejo de la Ĝenerala Stabo de la Armeo de Rusio |
Okupo | |
Okupo | oficiro politikisto |
Pavel Ivanoviĉ BATOV (ruse Павел Иванович Батов, naskiĝis la 20-an de majo (1-an de junio) de 1897 en la vilaĝo Filisovo, en regiono de Jaroslav, mortis en 1985, Moskvo) estis sovetia armea generalo (1955).
Li servis en la cara armeo ekde 1915, ekde 1918 en la Ruĝa Armeo, batalis en la hispana enlanda milito, poste kontraŭ Pollando (1939), Finnlando (1940).
Li iĝis en 1941 komandanto de la tria armeo. Ekde 1942 ĝis fino de la milito, li estis gvidanto de la 65-a armeo. Li batalis ĉe Stalingrad kaj Kursk, poste sub gvidado de Rokossovskij ĝis 1945.
Post la milito li estis gvidanto de diversaj militistaj regionoj, la suda armea grupo. Li estis inter 1962 kaj 1965 generalstaba gvidanto de unuiĝintaj armeaj fortoj de la Varsovia Pakto.
Libroj
[redakti | redakti fonton]Batov : Égõ földek, lángoló folyók (V pohodah i boah)