Pakistana puĉo de 1958
Aspekto
La Pakistana puĉo de 1958 referencas al okazaĵoj kiuj okazis en Pakistano inter la 7-a de oktobro, kiam la ŝtata prezidento de Pakistano, Iskander Mirza, nuligis la validon de la Konstitucio de Pakistano kaj deklaris militjuron, kaj la 27-a de oktobro, kiam Mirza mem estis elpostenigita de la Gen. Aĝub Ĥan, nome ĉefkomandanto de la Pakistana Armeo. La unua puĉo en Pakistano sekvis periodon de longa politika nestabileco en kiu la dominanta politika partio de Pakistano, nome la Pakistana Islama Ligo, estis nekapabla sukcese regadi sur bazo de kunhavataj programoj aŭ politikoj.[1] Larĝsence, politikaj historiistoj asertis ke la pretemo de militista sistemo al puĉoj estas inverse proporcia al la forto de la politikaj partioj.[2]
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Maya Tudor, The Promise of Power: The origins of democracy in India and autocracy in Pakistan ("La promeso de potenco: La originoj de demokratio en Barato kaj Aŭtokratio en Pakistano"), eldonejo Cambridge University Press 2013 (angle).
- Aqil Shah, Army and democracy: Military politics in Pakistan ("Armeo kaj demokratio: Armea politiko en Pakistano"), eldonejo Harvard University Press 2014 (angle)
- K.B. Sayeed, The collapse of parliamentary democracy in Pakistan ("La kolapso de parlamenta demokratio en Pakistano"), Middle East Journal, 13.4 (1959), paĝoj 389–406 (angle)
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Maya Tudor, The Promise of Power: The Origins of Democracy in India and Autocracy in Pakistan ("La Promeso de Potenco: La Originoj de Demokratio en Barato kaj Aŭtokratio en Pakistano"), eldonejo Cambridge University Press 2013): ĉapitro 5 (angle).
- ↑ Samuel Huntington, Political Order in Changing Societies, 1968, p. 409.