Paderborn
Paderborn | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio • urbego • large district town • Hansa urbo • ĉefurbo de distrikto en Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Detmold | |||||
Distrikto | Distrikto Paderborn | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 05251, 05252, 05254, 05293 | |||||
Poŝtkodo | 33041 - 33106 | |||||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 4790 | |||||
Aŭtomobila kodo | PB | |||||
Oficiala Municipokodo | 05774032 | |||||
Subdivido | urbokerno kaj sep pliaj urbodistriktoj (Stadtbezirke) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Michael Dreier | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Adreso de la administrejo | Am Abdinghof 11 33098 Paderborn | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 154755 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 43′ N, 8° 46′ O (mapo)51.7166666666678.7666666666667Koordinatoj: 51° 43′ N, 8° 46′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 94 - 347 m | |||||
Areo | 180 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.paderborn.de/ | |||||
Paderborn (en Esperanto ankaŭ Paderborno) estas urbo en la nord-oriento de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio en Germanio. Ĝi estas la administra centro de samnoma distrikto Paderborn. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 154 755 loĝantojn. Paderborn situas sud-okcidente de la montaro Teutoburger Wald kaj estas tradicia universitata urbo.
Dum la mezepoko, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso.
Etimologio de la nomo
[redakti | redakti fonton]En la 11-a jarcento Patrisbrunna, Parthelbrunne, Patherbrunn, "-brunn" aŭ "born" signifanta "fonto" aŭ "fontano", kaj "Pater", "Pader" laŭdire estanta vira nomo. Tamen ankaŭ la mallonga rivero, kies fonto situas en la urbocentra parko hodiaŭ nomiĝas "Pader".
Religio
[redakti | redakti fonton]Paderborno havas la reputacion de tradicia katolikeco. Tio reiras al rekatolikigo fare de la jezuitoj ek de 1580; episkopo Dietrich igis fermi la preĝejon Marktkirche, kelkajn jarojn antaŭe protestantigitan, tiel ke ne plu eblis protestantaj diservoj en la urbo. Ĝis 1802 Paderborno restis ekskluzive katolika.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Paderborno situas ĉe la germana aŭtovojo A33, nord-suda, kiu ligas ĝin al la aŭtovojaj kruciĝoj Bielefeld kaj Wünnenberg-Haaren. Fervojaj ligoj estas al ĉiuj direktoj; haltas IC- kaj ICE-trajnoj de la linio Düsseldorf – Kassel, kiuj parte iras al Berlino. Regiona flughaveno, komuna kun Lippstadt, situas 15 km sud-okcidente de la urbo; ĝi servas precipe al la enlanda trafiko, sed ankaŭ por flugoj al kaj de Anglio kaj por feriaj (ĉartitaj) flugoj.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]Partneraj urboj de Paderborno estas:
- Le Mans (Francio), ĝemeleco jam de 836, sed oficiale nur de 1967
- Bolton (Britio) de 1975
- Belleville (Ilinojo, Usono) de 1990
- Pamplona (Hispanio) de 1992
- Przemysl (Pollando) de 1993
- Debrecen (Hungario), de 1994
Elstaruloj kun rilatoj al Paderborn
[redakti | redakti fonton]- Engelbert Humperdinck, komponisto
- Eugen Drewermann, teologo
- Friedhelm Golücke, historiisto
- Friedrich Spee, jezuito, poeto
- Heinrich Aldegrever, kuprogravuristo
- Heinz Nixdorf, entreprenisto
- Helmar Gunter Frank, kibernetikisto, esperantisto
- Josef Wirmer, ĵurnalisto kaj rezistulo kontraŭ naziismo
- Karl Weierstraß, matematikisto
- Sophie Schröder, aktorino
Esperanto en Paderborn
[redakti | redakti fonton]Dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, Paderborn ene de Germanio estis esperanta nodopunkto, ĉar la urba "Esperanto-Centro Paderborn" estis la plej granda landa esperantlingva libroservo kaj priesperanta inform-centro. El inter la movadaj eventoj en la urbo krome ekzemple menciiĝu, ke inter la 27-a de decembro 1974 kaj la 3-a de januaro 1975 la 11-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Paderborn kaj pritraktis la temon "Natursciencoj - ĉu nur por fakuloj?". Tre proksime de Paderborn, en la kastelo Wewelsburg, ankaŭ okazis la jubilea 50-a Internacia Seminario inter la 27-a de decembro 2006 kaj la 3-a de januaro 2007 sub la mem-reflekta temo "50 jaroj da IS - Ĉu ankoraŭ juna?". En la universitato de Paderborn aparte la profesoro Helmar Frank kaj la docentino Věra Barandovská-Frank informas pri Esperanto kaj pri interlingvistiko.