Paŭlo la 6-a
SanktaPaŭlo la 6-a | ||
---|---|---|
262-a papo de la katolika eklezio | ||
Naskonomo | Giovanni Battista Montini | |
Pontifiko | de 21-a de junio 1963 | |
ĝis 6-a de aŭgusto 1978 | ||
Antaŭulo | Johano la 23-a | |
Sekvanto | Johano Paŭlo la 1-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | 29-a de septembro 1897 en Concesio, Italio | |
Morto | 6-a de aŭgusto 1978 en Vatikano | |
Mortokialo | korinfarkto [#] | |
Tombo | Vatikanaj Grotoj [#] | |
Alma mater | Pontifika Eklezia Akademio • Pontifika Gregoria Universitato • Universitato de Romo "La Sapienza" [#] | |
Lingvoj | itala lingvo • latina lingvo • hispana lingvo [#] | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Patro | Giorgio Montini [#] | |
Gefratoj | Lodovico Montini [#] | |
ĉefepiskopo de Milano | ||
Dum | 1954–1963 | |
Antaŭulo | Alfredo Ildefonso Schuster | |
Sekvanto | Giovanni Colombo | |
Sanktulo | ||
Honorata en | Katolika Eklezio | |
Beatigo | 19-a de oktobro 2014 de Francisko | |
Kanonizo | 14-a de oktobro 2018 de Francisko | |
Festotago | 26-a de septembro | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Papo Paŭlo la 6-a, civile Giovanni Battista Montini, naskiĝis la 26-an de septembro 1897 en Concesio kaj mortis la 6-an de aŭgusto 1978 en la papa rezidejo en Castel Gandolfo. Li papiĝis la 21-an de junio 1963 ĝis sia morto. Li estis beatigita la 19-an de oktobro 2014 kaj poste kanonizita la 14-an de oktobro 2018; lia festotago estas la 26-a de septembro.
Enciklikoj (interalie):
- Mysterium Fidei (la mistero de la fido, 1965)
- Populorum progressio (la progreso de la popoloj 1967)
- Humanae vitae (transdono de la homa vivo, pri naskolimigo, 1968)
Paŭlo la 6-a kaj Esperanto
[redakti | redakti fonton]La unua eldiro de papo pri Esperanto, kiu estas dokumentita de la vatikana gazeto "L'Osservatore Romano", venas de Paŭlo la 6-a. En la sankta jaro 1975 okazis en Romo la 36-a IKUE-Kongreso. Kadre de ĝenerala aŭdienco sur la Placo de Sankta Petro la 13-an de aŭgusto 1975 Paŭlo la 6-a prezentis la ĉeestantajn grupojn: "Alia internacia grupo, kiun mi prezentos baldaŭ per aparta parolo, estas tiu de la partoprenantoj en la internacia kongreso de la katolikaj esperantistoj. Vidu, ili havas la verdan flagon, kiu estas simbolo de espero, ili estas la esperantistoj."
Kaj li alparolis la kongresanojn en itala lingvo per la sekvaj vortoj:
- "Ni ne volas fini tiun ĉi parton de la aŭdienco sen adresi nian saluton kaj nian bonedeziron al la partoprenantoj en la 36a internacia kongreso de la katolikaj esperantistoj. Al viaj apartaj kulturaj celoj vi volis aldoni noton delikatege religian eniĝante en la spiriton de la jubileo kiu al ĉiuj bonavolaj homoj parolas pri renoviĝo, pri konvertiĝo, pri retrovita kontakto kun Dio, kiu amas kaj pardonas. Ĉi tiu spirito gvidu vin en la instigo al frateco kaj interkompreniĝo inter la diversaj popoloj en malsamaj lingvoj, kiujn vi klopodas favori laŭ la programo, kiu vin distingas. Tio estas nia sincera bondeziro, kiun ni plivalorigas per nia apostola beno, favoranta la donacojn de la Sinjoro.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Trovu « Paŭlo la 6-a » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |