Oszkár Winkler
Oszkár Winkler | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Winkler Oszkár Béla Lajos |
Naskiĝo | 19-an de januaro 1907 en Sopron |
Morto | 19-an de decembro 1984 (77-jaraĝa) en Sopron |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arkitekto instruisto |
Oszkár Winkler [oskAr vinkler], laŭ hungarlingve kutima nomordo Winkler Oszkár estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto.
Oszkár Winkler[1] naskiĝis la 19-an de januaro 1907 en Sopron, li mortis la 12-an de decembro 1984 (laŭ hungara Vikipedio la mortotago estas la 19-a) en Sopron.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Oszkár Winkler akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1930, poste li studvojaĝis en Italio kaj Germanio helpe de stipendio. Hejmenveninta li laboris en Budapeŝto, sed en 1934 li revenis al Sopron, kie li malfermis atelieron. Ekde 1948 li instruis en la arkitektura fakultato de Sopron, kie inter 1964–1969 li estis dekano. Same en 1948 la atelieron li transformis ŝtata laborejo, kiun li gvidis jardekon. Inter 1957-1962 li estis laborejestro-ĉefarkitekto en Győr. En 1963 li kandidatiĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis kelkajn premiojn ekde 1953. Lia edzino naskis kvarfoje.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]- elvidejo en Sopron (1936)
- domo de Winkler (1936)
- universitata domo en Sopron (1943)
- sidejo en Kecskemét (1948–1949, kunarkitekto)
- kulturdomo en Sopron (1951-1952)
- kulturdomo en Budapeŝto (1952-1954)
- kinejo en Zalaegerszeg (1956–1960)
- feriejo en Keszthely (1966)
-
Elvidejo
-
Domo de Winkler
-
Universitata domo
-
Kulturdomo (Sopron)
-
Memortabulo
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Erdészeti építéstan, 1-2. (studenta lernolibro, 1950)
- Építéstani enciklopédia geofizikus és olajmérnökhallgatók részére (studenta enciklopedio, 1958)
- Faipari üzemek épületei (1965)
- Fa és faalapanyagú épületek (1975)
- Alvar Aalto (1982)
Elektitaj grupaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1933)
- Sopron (1964)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- busto kaj memortabulo en Sopron
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-01-24. Alirita 2020-05-21 .