Saltu al enhavo

Okupu Wall Street

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Okupu Wall Street
socia movado
protesto big business (en) Traduki
occupation (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Geografia situo 40° 42′ 33″ N, 74° 0′ 40″ U (mapo)40.709166666667-74.011111111111Koordinatoj: 40° 42′ 33″ N, 74° 0′ 40″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Situo Nov-Jorkio
Okupu Wall Street (New York)
Okupu Wall Street (New York)
DEC
Lokigo de New York en Usono
Map
Okupu Wall Street
vdr
Parolanto antaŭ aro en la parko Zuccotti, la 17-a de septembro 2011

Occupy Wall Street, en Esperanto "Okupu Wall Street", estas kontesta movado kontraŭ la krizo en Usono kaj kontraŭ kapitalismo, kiu havas akademian heredaĵon kiu ampleksas politikan sciencon, ekonomion kaj literaturon, sed kies organizaj principoj ŝuldiĝus al etnografio de Malagasio[1]. Ĝi komencis tuj post la alvoko de la magazino Adbusters kaj de la grupo Anonymous por protesti kontraŭ Wall Street. En Eŭropoj ili nomas sin ankaŭ foje 'indignados', hispana por 'indignuloj', referencante al la verkoIndignez-vous' (Indignu) de Stephane Hessel.

La 17-an de septembro 2011 okazis la unua tago de okupado de Wall Street. Ĉirkaŭ mil personoj ĉeestis.

La 1-an de oktobro la kontraŭantoj provis transiri tra la Broklina Ponto, sed la polico de Novjorko arestis 700 personojn.

Protesto la 14-an tago de la okupado

Famaj subtenantoj

[redakti | redakti fonton]

Famaj subtenantoj estas inter aliaj la verkisto kaj filmisto Michael Moore, la verkisto Salman Rushdie, Margaret Atwood, la lingvisto kaj pensulo Noam Chomsky kaj Radiohead.

Rimarko : Kvankam George Soros, filo de la esperantisto Teodoro Ŝvarc, en 2009 diris en gazetara opinio-artikolo, ke aĉetado de venenaj financaj havaĵoj, "provizus artefaritan vivsubtenon al bankoj per konsiderinda kosto por la impostpaganto"; li rifuzis la akuzon, ke li estas implikita en tiu protesta movado[2].

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Stéphane Hessel, Indignu (PDF)

Jean-Jacques M'U + esperantista tradukskipo (2012), Ni, Indignuloj... okupu la mondon ! Nous, indignés...occupons le monde !, 298 pp, ABC Editions, ISBN : 9782919539154 : multlingva kolekto de esprimoj kaj bazaj tekstoj de popularaj asembleoj de la eŭropa indignula movado tradukitaj en la francan kaj Esperanton[3], pridemandante tra la lingvo Esperanto la karakteron senliman de la komunikado de la "Indignuloj"[4].

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (angla) Dan Berrett, Movement's principles arise from scholarship on anarchy, The Chronical of Higher Education, la 16-an de oktobro 2011, alirite la 1-an de januaro 2018.
  2. (angla) Mark Egan, Michelle Nichols, Who's behind the Wall Street protests?, Reuters, la 14-a,n de oktobro 2011, alirite la 31-an de decembro 2018.
  3. (franca) Nous, indignés...occupons le monde ! Arkivigite je 2019-01-02 per la retarkivo Wayback Machine, ABC Editions,
  4. (franca) Nous, indignés...occupons le monde ![rompita ligilo], recenzo, Furet du Nord,