Novohrada montaro
Novohrada montaro | |
ĉeĥe Novohradské hory, germane Gratzener Bergland | |
montaro | |
Oficiala nomo: Novohrada montaro | |
Landoj | Ĉeĥio, Aŭstrio |
---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono |
Distriktoj | České Budějovice, Distrikto Český Krumlov |
Historia regiono | Bohemio |
Parto de | Šumava montetaro |
Najbaraj unuoj | 4
|
Subulaj unuoj | 4
|
Akvejo | Lužnice, Malše, Danubo |
Plej alta punkto | |
- situo | Viehberg (Aŭstrio)
|
- alteco | 1 112 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 33′ 37″ N 14° 37′ 24″ O / 48.56028 °N, 14.62333 °O (mapo) |
Areo | 190,00 km² (19 000 ha) (en Ĉeĥio) |
Geologia konsisto | gnejso, granito, granodiorito |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Novohradské hory | |
Portalo pri Geografio |
Novohrada montaro (ĉeĥe Novohradské hory, germane Gratzener Bergland ankaŭ Freiwald) estas geomorfologia tutaĵo kaj montaro troviĝanta sur aŭstria-ĉeĥa limo. Sur la ĉeĥa teritorio ĝi etendiĝas sur areo 190,21 km² ĉirkaŭ municipoj Nové Hrady, Horní Stropnice, Benešov nad Černou, Dolní Dvořiště kaj Malonty ĝis la ŝtatlimo. Ĝia suda parto estas jam en Aŭstrio Freiwald kaj Weinsberger Wald tiriĝanta ĝis valo de Danubo. La montaro ricevis sian nomon laŭ urbo Nové Hrady.
Unikeco de Novohrada montaro konsistas precipe en rare konservita naturo, kiu en la ĉeĥa flanko restis savita de intervenoj de homo dank' a sia situo en la eksa malpermesita limzono.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la jaro 2003 estis proklamita Naturparko Novohrada montaro kun areo 162 km². Komence de la 1990-aj jaroj estis publikigita intenco proklami protektitan pejzaĝan regionon Novohrada montaro, sed en la jaro 2004 oni forlasis la intencon por establi tion.
Birda regiono
[redakti | redakti fonton]Birda regiono Novohrada montaro estis proklamita en la jaro 2004 enkadre de sistemo Reto Natura 2000. Ĝia areo estas 90,53 km² kaj ĝi trafas en katastrajn teritoriojn Bělá u Malont, Benešov nad Černou, Dolní Příbraní, Hojná Voda, Lužnice u Pohorské Vsi, Pivonice u Pohorské Vsi, Pohoří na Šumavě, Rapotice u Malont, Staré Hutě u Horní Stropnice kaj Velký Jindřichov.
Akvaro
[redakti | redakti fonton]En Novohrada montaro fontas Lužnice, Malše, Stropnice, Černá kaj Pohořský potok.
Montoj
[redakti | redakti fonton]- Vysoká (1034 m)
- Kraví hora (962 m)
- Mandlstein (874 m)
Naturmemorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Novohrada montaro en Vikimedia Komunejo
- Novohrada montaro – turismaj informoj kaj fotografioj