Nova Placo (Bilbao)
Aspekto
Nova Placo (Bilbao) | |||
---|---|---|---|
Plaza Nueva Plaza Barria | |||
placo | |||
Prezento | |||
Stilo | Novklasika arĥitekturo | ||
Tipo | Monumento | ||
Dato de konstruo | 1786-1851 | ||
Protekto | Historia monumento RI-51-0005154[1] | ||
Geografio | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Biskajo | ||
Loko | Bilbao | ||
Geografia situo | 43° 15′ 33″ N, 2° 55′ 22″ U (mapo)43.259081-2.922711Koordinatoj: 43° 15′ 33″ N, 2° 55′ 22″ U (mapo) | ||
| |||
| |||
La Nova Placo (hispane: Plaza Nueva; eŭske: Plaza Barria) estas placo lokita en la historia centro de Bilbao, Biskajo (Hispanio).
Historio
[redakti | redakti fonton]La Nova Placo de Bilbao estas arĥitektura propono de Novklasika arĥitekturo. Tre komplika administra procedo prokrastis la konstruon de la placo dum sesdek kvin jaroj dividitaj en du periodojn:
- Inter 1786 kaj 1829 oni lanĉis la projekton.
- Inter 1829 kaj 1851 ĝi realiĝis.
Tiu kunportis trioblan aŭtorecon:
- En 1821 Silvestre Pérez desegnis la planojn.
- En 1825 Antonio de Echevarria fariĝis respondeculo de la verko, realigante du reform-projektojn en 1829 kaj 1832.
- Inter 1840 kaj 1851 la respondeco trapasis al Avelino de Goicoechea, kiu siavice ŝanĝis la projekton de Echevarria.
La ideo konstrui novan placon ŝuldiĝis al bilbaa klera spirito en la fino de la 18-a jarcento. Temis pri anstataŭigo de malnovurba placo per funkcia, praktika, higiena kaj bela ĉirkaŭaĵo.[2]
Hodiaŭ tie troviĝas la sidejo de Euskaltzaindia.
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]-
Nova Placo
-
Plaza Nueva
-
Plaza Barria
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Bienes de Interés Cultural
- ↑ Plaza Nueva (Bilbao). Alirita 1-a de aŭgusto 2014.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Plaza Nueva (Bilbao) en la hispana Vikipedio.