Saltu al enhavo

Nigraŝultra milvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigraŝultra milvo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Elanio Elanus
Specio: E. axillaris
Elanus axillaris
(Latham, 1802)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La nigraŝultra milvo (Elanus axillaris) estas malgranda rabobirdo de subfamilio Elanienoj (Elaninae) ene de la familio de Akcipitredoj. Temas pri eta rabobirdo kiu vivas en Aŭstralio en malfermaj medioj. Kiel aliaj elanedaj milvoj, ili manĝas ĉefe ronĝulojn.

Tiu specio estas 35–38 cm longa kun enverguro de 80–95 cm; la plenkreskulo estas malgranda kaj gracia, ĉefe palgriza kaj blanka rabobirdo kun nigraj ŝultroj kaj ruĝja irisoj. Ties ĉefa alvoko estas klara fajfo, kriata dumfluge kaj dum ŝvebado.

Kvankam konstatita tra tuta Aŭstralio, ili estas plej komunaj en la sudorientaj kaj sudokcidentaj anguloj de la kontinento. Ties preferata habitato estas malfermaj herbejoj kun disaj arboj kaj ili estas oftevidataj ĉasantaj ĉe ŝoseoj. Kiel ĉe ĉiuj la elanienoj, ankaŭ ĝi estas specialista predanto de roduloj, kiujn ĝi ĉasas sole aŭ en paroj per ŝvebado en meza aero super malferma tero.

La nigraŝultraj milvoj formas monogamajn parojn, reproduktiĝas inter aŭgusto kaj januaro. Tiuj birdoj plenumas aeran pariĝadajn memmontrojn kiuj inkludas altan cirkladajn flugojn kaj ritan manĝigadon mezaere. La ino demetas 3 al 4 ovojn kiuj estas kovataj dum ĉirkaŭ unu monato. La idoj estas zorgataj dum kvin semajnoj post eloviĝo kaj povas ĉasi musojn post unu semajno post elnestiĝo. Junuloj disiĝas amplekse el la hejma teritorio.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La Nigraŝultra milvo estis unuafoje priskribata de la angla ornitologo John Latham en 1802, kiel Falco axillaris.[1] Ties specifa nomo devenas el la latina axilla "ŝultro". La komuna nomo "Nigraŝultra milvo" estis iam uzita por eŭropafrika specio, nome Elanus caeruleus, dum la aŭstralia birdo (kaj ankaŭ alia nordamerika specio, la Blankavosta milvo Elanus leucurus) estis konsiderata kiel subspecio de tiu, ĉar la tri specioj Elanus havas kompareblajn plumarbildojn kaj grandojn. Nuntempe tamen la tri specioj estas konsiderataj aparte, kaj la nomo "nigraflugila milvo" estas uzata por E. caeruleus. Modernaj referencoj por la nigraŝultra milvo rilatu ĉiam nur la aŭstralian specion.[2] La Aŭstralia nigraŝultra milvo estis iam nomata E. notatus, sed ne klaris, ke la nomo aplikas nur al tiu specio.[3]

En 1851 la brita zoologo Edward Blyth priskribis la Elanienojn, la "mildungaj milvoj" kiel formala subfamilio de Akcipitredoj.[4] Tamen ili estas ankaŭ grupigitaj en Akcipitrenoj, la plej larĝa subfamilio de akcipitroj kaj agloj priskribata de la franca ornitologo Louis Jean Pierre Vieillot en 1816.[5]

Taksonomia propono baze sur studoj de DNA rekomendis klasigi la milvojn de Elanus kiel separata familio (Elanidae).[6] Molekula studo de 2004 pri citokromo-b kaj sekvencoj de DNA montras ke ili disiĝis el tipaj akcipitroj kaj agloj je pli frua epoko ol la Fiŝaglo, kiu estis klasita en sia propra familio.[7]

Priskribo

[redakti | redakti fonton]
Montrante klare la nigrajn ŝultrojn
In flight showing mainly white colouring, black wing patches and red eyes
Montrante nigrajn flugilmakulojn videblaj dumfluge, sed multe pli malgrandaj ol tiuj de la Nigraflugila milvo.

La Nigraŝultra milvo estas birdo de 35 ĝis 38 cm longa kaj havas enverguron de 80 ĝis 95 cm, dum la averaĝa pezo estas de 291 g. Plenkreskuloj estas helgrizaj kaj havas tre blankajn kapon kaj subajn partojn. La bordo de antaŭa parto de flugiloj (ŝultroj) estas nigraj; pro tio kiam ripozas aspektas kvazaŭ nigraŝultra. Ili havas ruĝajn irisojn, kun nigra 'koma' masko kiu etendas malantaŭokule. Ili havas kvadratan voston, kaj kiel ĉe ĉiuj birdoj, sveltan aerodinamikan korpon. La beko estas mallonga kun akra, hokoforma pinto en supra makzelo. Ties naztruoj kaj vaksaĵoj (haŭtaĵo bekobaze) estas brilflavaj kaj la beko estas nigra. La kruroj kaj piedoj estas ankaŭ flavaj, kaj la piedoj havas tri fingrojn antaŭen kaj unu malantaŭen.[8] Ambaŭ seksoj estas similaj, kaj inoj nur iom pli grandaj ol maskloj, kvankam ili povas esti ĝis 15% pli fortikaj.[9]

La markoj de junuloj sekvas similan modelon de plenkreskuloj, sed ili estas eluzitaj kun ruĝecbruna koloro en kapo kaj supra brusto, kaj la dorso kaj flugiloj estas makulecaj sablokolore aŭ malhelbrune kun elstaraj blankaj pintoj. La irisoj de junuloj estas malhelbrunaj.[9]

La Nigraŝultra milvo estas tre simila al la rilata specio de rabobirdoj, nome Leterflugila milvo (E. scriptus), sed havas la nigran markon supre kaj malantaŭ la okulo, blankan pli ol grizan kronon, kaj montras tutblankajn subajn partojn dumfluge escepte pro la nigra makulo ĉe ŝultro kaj la malhelaj flugilpintoj.[10]

La Nigraŝultraj milvoj estas ĝenerale silentemaj, escepte dum la reprodukta sezono kiam ties alvokoj, kvankam mildaj, povas esti persistaj.[9] Ili ĉefe krias klarajn fajfajn alvokojn 'ĉii, ĉii, ĉii' dumfluge kaj dum ŝvebado, aŭ raŭkan anhelon 'skrii-ah' dumripoze.[9] La alvoko estis konfuzata kun tiu de la Arĝentmevo.[11] Mallonga altatona fajfo estas la ĉefa kontaktalvoko inter la paro, dum akra ĉirpado estas la plej komuna alvoko uzata de inoj kaj grandaj junuloj, kaj kovantaj inoj povas alvoki siajn idjn per profunda, milda, raneca kvakado.[12]

Oni registris varion de diferencaj alvokoj el kaptivaj birdoj, inklude akrajn, harmoniajn, kriajn kaj fajfajn voĉojn.[13] Akraj alvokoj estas farataj kiam birdo alarmiĝas aŭ agitiĝas, fajfecajn alvokojn oni elsendas en ĝenerala kunteksto, foje monotone, kaj pli mallongaj kriaj alvokoj estas elsendataj kiam birdo vidas homon ĉe la areo.[13]

Disvastiĝo kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

Kvankam estas registrita tra la tuta Aŭstralio, ili estas pli komunaj en la fruktodona regiono sudokcidenta kaj sudorienta, kaj en sudorienta Kvinslando (Queensland). Ili estas maloftaj en dezerto kaj nur eventuale vizitas nordan Tasmanion kaj la insulojn de markolo Torres. Ĉar la specio havas tre ampleksajn teritoriojn kaj la populacio pliiĝas, ĝi estis listata kiel "Malplej Zorgiga" fare de la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj specioj.[14][15] Kvankam ili estas raraj vagantoj en la insuloj de la Markolo Bass kaj en norda Tasmanio, en aŭstralia kontinenta tero ili varias el nekomunaj al komunaj, aperante preskaŭ ĉie ajn post pluvo aŭ movo de inundaj akvoj.[9] En sudokcidenta Aŭstralio, ili estas nune unu el la plej komune registritaj rabobirdoj de la tritikareo.[3]

Ili estas loĝantaj birdoj, aŭ nomadecaj sekvante la manĝoresursojn. Ties nombroj fluktuas dum trosekeco kaj inundoj, kaj povas esti ekkreskegaj reage al subitaj pliiĝoj de muspopulacioj. La plej distanca ringita rekupero estis el Suda Aŭstralio al orienta Novsudkimrio, je distanco de 1000 km.

Kvankam eblas trovi ĝin en arbaro, tiu birdo estas ĉefe herbeja. Ili preferas malfermajn areojn kun disaj arbaretoj, inklude ĉeriverajn arbarojn tra malferma kamparo. Ĉe urbaj areoj ili troviĝas ĉe urbobordoj ĉe rubejoj aŭ ĉe neregulaj herbejaj areoj. Ili ĉasas ankaŭ ĉe marbordaj dunoj kaj pli sekaj marĉoj, kaj farmoterenoj.[9] La Nigraŝultraj milvoj estas plej ofte vidataj ĉasantaj super herbejaj ĉeŝoseaj bordareoj.[8]

Eŭropa okupado de Aŭstralio plifavoris tiun birdon, ĉar oni ŝanĝis vastegan kvanton da arbaroj per klarigado kaj irigacio en terkulturaj kampoj aŭ paŝtejoj kaj oni plibonigis kondiĉojn por pligrandigi la nombrojn de musoj.[8] Laŭ la fakulo pri rabobirdoj Dro. Stephen Debus, tiu specio ne suferis pro maldikigo de ovoŝelo dum la periodo de uzado de DDT en Aŭstralio, kvankam li opinias ke eble duaranga venenado povus okazi el rodulicidoj uzataj dum la musplagoj aŭ el pesticidoj uzataj dum lokustoplagoj.[3] La populacioj de areoj kun altaj nombroj de ŝafoj kaj kunikloj povus malpliiĝi, ĉar tiuj animaloj premas la grundon kaj malpliigas la disponeblan habitaton por musoj.[8]

Ĉasante el gvatejo

Nigraŝultraj milvoj kutime ĉasas sole aŭ en paroj, kvankam kie manĝo abundas ili videblas en malgrandaj familigrupoj kaj povas esti izole gregemaj je epokoj de ekkreskegoj, kun ĝis 70 birdoj registritaj manĝante kune dum musplago.[9] Ili ripozas komunume, kiel aliaj specioj de la genro Elanus.[3]

Ili estas teritoriemaj kiam manĝo ne abundas. La praktiko de "vostomovo" laŭ kiu dum surterigo la vosto estas movata suben kaj supren kaj la movo estas ripetata persiste, oni supozas, ke ĝi eble estas teritoria memmontrado.[9] Oni observis Nigraŝultrajn milvojn en aera luktado ĉe la bordoj de teritorioj, minacante per kalkanumoj laŭ kutimo priskribata kiel "barakto".[16]

Hunting from the air
Ĉasado per ŝvebado

Nigraŝultraj milvoj estas birdoj kiuj vivas preskaŭ nur el manĝado de musoj kaj iĝis specialista predanto de hejmaj musoj en Aŭstralio, ofte sekvante ekaperojn de musplagoj en ruraj areoj.[17]. Ili prenas ankaŭ aliajn similgrandajn bestetojn, se disponeblas, kiaj akridoj, ratojn, etajn reptiliojn, birdojn, kaj eĉ (pli malofte) kuniklojn, sed musoj kaj aliaj similaj mamuloj estas ĉirkaŭ 90 % el ties dieto. La influo por la musa loĝantaro estas grava: plenkreskuloj prenas du aŭ tri musojn, se eblas,[17] kio estas ĉirkaŭ milo da musoj jare,[12] sed iam oni vidis virbirdon kiu alportis al nesto pli ol 14 musojn dum unu horo.[18] Laŭ alia studo ino de tiu specio estis vidata barakte por alporti al idoj en la nesto tri kvaronojn de kreska kuniklo, peza ŝarĝo por tiel malgranda birdo.[19]

Kiel ĉe aliaj elanedaj milvoj, ankaŭ la Nigraŝultraj milvoj ĉasas per gvatado de etaj bestetoj en herbejoj kiujn observas ekde seka aŭ morta arbo, sed ankaŭ ŝvebante en aero lertege kaj ŝajne senpene.[9] Dum ĉasado tiu milvo ŝvebas havante sian korpon pende preskaŭ vertikale, kaj sian kapon en aero.[19] Malkiel la Aŭstralia turfalko, la Nigraŝultra milvo ne montras evidentajn flankajn movojn, eĉ dum forta vento.[19] Studo de nestumanta paro notis, ke la masklo serĉas aere 82 % el la serĉotempo.[18]

Tiuj birdoj povas ŝvebi 10 ĝis 30 m super specifa punkto fikse rigardante dum kelkaj sekundoj sed pli ofte dum unu minuto aŭ plie kaj poste flugi ĝis nova gvatejo.[20] Por ĉasado el ripozejo mortinta arbo estas la preferata platformo. Kiel ĉe aliaj milvoj de la genro Elanus, la Nigraŝultraj milvoj alkroĉas al vertikala branĉo per unu pìedo de alia flanko kio permesas pluhavi ekvilibron sur relative malgrandaj branĉoj.[12] Kvankam ŝvebado estas la plej komuna ĉasmetodo, oni observis tiujn milvojn serĉe la grundon el alta punkto dum periodoj de ĝis unu horo.[12]

Kiam muso aŭ alia besteto estas malkaŝita, tiu milvo falas silente al ĝi per kruroj antaŭen kaj flugiloj supren; foje per unu falo, sed pli ofte per du aŭ tri, ŝvebante intermeze. Ĉirkaŭ du trionoj de klopodoj estas sukcesaj.[18] Predoj povas esti manĝataj dumfluge aŭ portataj al gvatejo. Birdoj havas preferatajn manĝoripozejojn, sub kiuj akumuliĝas amasojn de vomaĵoj aŭ eroj.[20]

Ili estas taguloj, prefere ĉasante dumtage, ĉefe frumatene kaj dum meza al fina vespero, kaj foje ĉasas en paroj. Ties ĉasmodeloj, for de la reprodukta sezono kaj de periodoj de abunda predaro, havas distingajn krepuskulajn pintojn, eble koresponde al musaktiveco.[20]

La Nigraŝultraj milvoj spiralas en aero kiel turfalko. Ili ŝvebas per flugiloj v-formaj kaj supran-kurbaj, kies unuarangaj iom etendas kaj la vosto amplekse ventumile malferma.[10] En nivela flugo la progreso estas nerekta.[20] Ties flugmaniero estis priskribata kiel 'disblovo' kun mildaj regulaj frapoj interdise kun longa glitado per angulecaj flugiloj.[9] Ili povas esti vidataj plej ofte ŝvebantaj per kurbaj flugiloj kaj vostoj indikantaj suben.

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]
Immature bird in flight
Nematurulo kun sablokoloraj markoj
With prey
Maturulo kun predo

Aera pariĝado inkludas solan kaj mutualan altan cirkloflugon, kaj la masklo povas ĉirkaŭflugi malrapide per tro rektaj fluglifrapoj, komune konataj kiel papiliflugo.[21] Pariĝantaj maskloj plonĝas al la ino, kaj nutras ŝin en aero. La ino kaptas manĝon el la kalkanumoj de la masklo per ŝiaj dum flugetas supren kaj suben. Ili povas kaptiĝi per la kalkanumoj kaj flugofali suben laŭ rita versio de kaptado, sed liberiĝas ĝuste antaŭ surteriĝo.[22] Ĉiu pariĝada ceremonia memmontrado estas akompanata de konstanta alvokado.[9]

La Nigraŝultraj milvoj formas monogamajn parojn. La reprodukta sezono estas kutime aŭgusto al januaro, sed ĝi estas reago al muspopulacioj,[9] kaj kelkaj paroj reproduktiĝas dufoje en bona sezono.[23] Ambaŭ seksoj estas responsaj por konstruado de nesto, kiu estas granda senforma neprofunda taso el bastoneteroj kutime en la foliaro ĉe la pinto de arbo, kaj nestokonstruado daŭras du semajnojn.[12] La ebena nesto estas konstruata el fajnaj bastoneteroj kaj estas ĉirkaŭ 28 al 38 cm nova, sed kreskas ĝis ĉirkaŭ 78 cm grande kaj ĝis 58 cm profunde post ripetata uzado.[9] La nesto estas kovrata el verdaj folioj kaj lano, kvankam oni konstatis ankaŭ kovrojn de herbo kaj bovofeko.[9] Ĝi estas ĝenerale situanta en la kanopeo de izola aŭ elstara arbo en malferma kamparo, 5 al 20 m aŭ plie supergrunde. La Nigraŝultraj milvoj uzas foje nestojn de Aŭstralia pigo, korvoj aŭ korakoj.[24]

Inoj plenumas plej la zorgon de kaj ovoj kaj idoj, kvankam maskloj iomete kunfaras kovadon kaj idozorgadon.[18] La ovaro konsistas el 3 al 4 blankecajn ovojn ovalformaj 42 x 31 mm grandaj kun ruĝecbrunaj makuloj kiuj estas ofte plej markataj ĉe la plej granda ovopinto.[24] La ino kovas la ovojn dum 30 tagoj kaj tuj post eloviĝo la idoj estas necesaj sed havas mildan lanugon kovre ties korpojn. Dum la unuaj du semajnoj pli malpli la ino kovas la idojn konstante, kaj tage kaj nokte. La ino ne ĉasas dum la unuaj tri semajnoj post eloviĝo, sed alvokas la masklon al la nesto, kaj li ĝenerale respondas per alporto de manĝo.[19] La ino nutras la idojn per la alportitaj musoj al la nesto fare de la masklo,[8] manĝigante ilin per fajnaj pecoj la unuan semajnon aŭ la du unuaj, post kio la idoj jam kapablas engluti tutan muson.[19] La nesta periodo daŭras ĉirkaŭ 36 tagoj, kaj la postelnestiĝa periodo almenaŭ 36 tagojn kun gepatra nutrado dum almenaŭ 22 tagoj.[18] Kiam la idoj estas pli aĝaj ambaŭ gepatroj nutras ilin laŭvice. Nigraj plumoj ekaperas ĉe iliaj flugiloj post kiam la idoj estas dusemajnaĝaj kaj kompleta elnestiĝo (ekflugo) okazas post kvin semajnoj.[8] Unu semajnon post elnestiĝo la junuloj jam kapablas ĉasi musojn per si mem.[12]

Junuloj disiĝas amplekse, alproprante teritorion kiu povas esti tiom for kiom ĝis 1,000 km el la nestoloko.[23]

  1. Penhallurick, J.M. (1982). “Review of Nocturnal Birds of Australia by R. Schodde & I. J. Mason”, EMU 82, p. 183. 
  2. (2006) “Convergent Evolution of Elanus Kites and the Owls”, Journal of Raptor Research 40 (3), p. 222–225. doi:[[doi:10.3356%2F0892-1016%282006%2940%5B222%3ACEOEKA%5D2.0.CO%3B2|10.3356/0892-1016(2006)40[222:CEOEKA]2.0.CO;2]]. 
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Global Raptor Information Network (1999). Australian Kite Elanus axillaris. Species account. GRIN. Arkivita el la originalo je 2013-01-12. Alirita 9a de Majo 2010.
  4. The Taxonomicon Taxon Tree. Alirita 30a de Majo 2010.
  5. The Taxonomicon. Alirita 30a de Majo 2010.
  6. (June 2004) “Australian Raptors: The Big Picture”, Boobook 22 (1), p. 4–5.  Arkivigite je 2009-10-17 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-10-17. Alirita 2011-11-20.
  7. Wink M, Sauer-Gürth H. (2004) “Phylogenetic relationships in diurnal raptors based on nucleotide sequences of mitochondrial and nuclear marker genes”, Chancelor RD, Meyburg B-U: (fulltext) Raptors Worldwide. Berlino: WWGBP, p. 483–98.
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 8,5 Black-shouldered Kite. Birds in Backyards. Birds Australia, Australian Museum (19a Februaro 2007). Alirita 8 May 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-01-06. Alirita 2011-11-20.
  9. 9,00 9,01 9,02 9,03 9,04 9,05 9,06 9,07 9,08 9,09 9,10 9,11 9,12 9,13 Ferguson-Lees, James; David A. Christie. (2001) Raptors of the World. London, UK: Christopher Helm, p. 359–360. ISBN 0713680261.
  10. 10,0 10,1 Morcombe, Michael. (2000) Field Guide to Australian Birds. Queensland, Australia: Steve Parish Publishing, p. 88–89. ISBN 1-876282-10-X.
  11. Wade P. (ed.). (1977) Every Australian Bird Illustrated. Rigby. ISBN 0727000098.
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 12,4 12,5 Hollands, D.. (1984) Eagles, Hawks and Falcons of Australia. Melbourne, Australia: Thomas Nelson. ISBN 0170064115.
  13. 13,0 13,1 (1998) “Comparison of Vocalisations of Australian Falcons and Elanine Kites”, Emu 98 (1), p. 1–12. doi:10.1071/MU98001. 
  14. BirdLife International (2009). Elanus axillaris. En: IUCN 2009. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 31a Majo 2010.
  15. Black-shouldered Kite. BirdLife International. Alirita 2009-06-06.[rompita ligilo]
  16. (1992) “Grappling in Black-shouldered Kites”, Western Birds 23 (2), p. 81–83. 
  17. 17,0 17,1 (1990) “Can Predators Regulate Small Mammal Populations? Evidence from House Mouse Outbreaks in Australia”, Oikos 59 (3), p. 382–392. doi:10.2307/3545150.  Journal subscription required
  18. 18,0 18,1 18,2 18,3 18,4 (September 2006) “Foraging, Breeding Behaviour and Diet of a Family of Black-shouldered Kites Elanus axillaris near Tamworth, New South Wales”, Australian Field Ornithology 23 (3), p. 130–143. 
  19. 19,0 19,1 19,2 19,3 19,4 Cupper, Jack; Lindsay Cupper. (1981) Hawks in Focus : A Study of Australia's Birds of Prey. Mildura, Australia: Jaclin Enterprises, p. 7. ISBN 09593975 0 7.
  20. 20,0 20,1 20,2 20,3 Morris, Frank T. (1976) Birds of Prey of Australia. Melbourne, Australia: Lansdowne Press, p. 78–79. ISBN 0 7018 10001 7.
  21. . Black-shouldered Kites at play. Bird Ecology Study Group (11 April 2007). Alirita 9 May 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-16. Alirita 2011-11-22.
  22. (Winter, 2008) “Australian Kites”, Wildlife Australia Magazine, p. 40–41.  Arkivigite je 2011-02-27 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-02-27. Alirita 2011-11-22.
  23. 23,0 23,1 Debus, Stephen. (1998) The birds of prey of Australia: a field guide. Melbourne, Australia: Oxford University Press. ISBN 0 19550 624 3.
  24. 24,0 24,1 Beruldsen, Gordon. (2003) Australian Birds: Their Nests and Eggs. Kenmore Hills, Qld: self, p. 198. ISBN 0-646-42798-9.