Saltu al enhavo

Nemi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nemi
Nemi
komunumo de Italio Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtato  Italio
Regiono Latio
Provinco RM Romo
Geografia situo 41° 43′ N, 12° 43′ O (mapo)41.71666666666712.716666666667Koordinatoj: 41° 43′ N, 12° 43′ O (mapo)
Alto super marnivelo 521 m
Areo 7 km²
Loĝantaro 1877 (2023)
Loĝdenso 268 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Ariccia, Genzano di Roma, Rocca di Papa kaj Velletri
Patrono sanktaj Filipo kaj Jakobo la pli juna, apostoloj
Festa tago 3-a de majo
Nomo de loĝantoj nemesi
Poŝtkodo 00040
Imposta kodo F865
Kodo laŭ ISTAT 058070
Telefona prefikso 06
Estro
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo

Map

vdr
komunuma impreso

Nemi estas komunumo de centra Italio. Ĝi situas en la regiono Latio kaj en la provinco Romo, kiu ekde 2015 havas novan nomon metropola urbo Romo. Komence de 2023 en la komunumo vivis 1 877 loĝantoj sur areo de 7 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 268 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sanktaj apostoloj Filipo kaj Jakobo la pli juna, kies komuna memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Genzano di Roma, Rocca di Papa, Ariccia kaj Velletri.

La komunumo situas apud samnoma lago Nemi. La nomo devenas de la latina vorto nemus (= arbaro), pro la densaj arbaroj kiuj ĉirkaŭis (kaj parte ankoraŭ ĉirkaŭas) la lagon.

Lago de Nemi en la 18-a jarcento (pentraĵo de J.R.Cozens, ĉ.1777)
Palazzo Ruspoli en Nemi

Kvankam fama templo de Diana (Diana Nemorensis)[1] ekzistis apud la lago jam ekde la 6-a jarcento a.K. aŭ eble eĉ antaŭe, la urbeto ekestis nur en la Mezepoko (9-a jarcento), apud la kastelo ĵus konstruita de la Grafoj de Tuskolo.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Tre gravaj estas la restaĵoj de la sanktejo de Diana Nemorensis, apud la lago.

Ankaŭ apud la lago estas la Muzeo de la Romiaj Ŝipoj (Museo delle Navi Romane),[2] kie oni gardas informojn pri du romiaj ŝipoj trovitaj sur la fundo de la lago (La ŝipoj estis plejparte brulitaj dum la dua Mondmilito, sed ankoraŭ videblas iliaj strukturoj kaj pluaj detaloj).

En la urbeto estas Palazzo Ruspoli, domego konstruita de la Grafoj de Tuskolo dum la Mezepoko.


Tradicioj

[redakti | redakti fonton]

Nemi estas fama pro la fragoj. Ekde 1922 okazas printempe fraga popolfesto.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Diana Nemorensis: Origins of the Legend (angle). Nemi to Nottingham (2013). Alirita 2018.02.03.
  2. Muzeo de la Romiaj Ŝipoj (itale)}

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]