Nacia Ekspozicio-Centro
Nacia Ekspozicio-Centro | |||
---|---|---|---|
| |||
kongresejo | |||
Malfermo | 2-a de februaro 1976 | ||
Lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||
Situo | Solihull | ||
Situo | |||
Geografia situo | 52° 27′ 12″ N, 1° 43′ 10″ U (mapo)52.453333333333-1.7194444444444Koordinatoj: 52° 27′ 12″ N, 1° 43′ 10″ U (mapo) | ||
| |||
Posedata de | Lloyds Development Capital vd | ||
Retejo | http://www.thenec.co.uk | ||
La Nacia Ekspozicio-Centro (angle National Exhibition Centre, akronime NEC ) situas en Solihull, proksime de Birmingham en centra Anglio [1]. La centro estas la sepa plej granda ekspoziciejo en Eŭropo, kaj estas strategie situanta proksime de la M42-aŭtovojo, la Birmingham Internacia Flughaveno kaj Birmingham Central stacidomo.
La komplekso konsistas el 20 haloj, kiuj povas esti uzataj aparte aŭ kune, same kiel la NEC-areno, kiu estas uzata por grandaj koncertoj. Kune, la ekspoziciejo kaj la areno havas proksimume 4 milionojn da vizitantoj jare. jaro [2].
La planoj por konstruo estis aprobitaj fare de la Ministro de la Medio en novembro 1971, kaj la centro estis malfermita fare de reĝino Elisabeth la 2-a en februaro 1976, tiam kun 89,000 m² da ekspoziciejo [3]. Tri haloj estis aldonitaj en 1989, tiel ke la areo iĝis 125,000 m²; 4 haloj en 1993 kun 158.000 m² kaj finfine 4 pliaj haloj en 1998, malfermitaj de Neil Kinnock. La nuna etaĝa areo estas 190,000 m². La tuta instalaĵo kovras ĉirkaŭ 3 km² [4].
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Preparoj por ekspozicio en Halo 3
-
Vido de en la atrio
-
Atria tegmenta strukturo
-
La atrio montranta supran nivelon nomita la Galerio
-
La rultrotuaro
-
NECa Paviliono (2008)
-
NECa Atria enirejo 2 (2005)
-
NECa Atria enirejo 3 (2007)
-
NECa naveda aŭtobuso ekster atria enirejo 2
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ All About - NEC Birmingham - Birmingham Live. Alirita 5 September 2020.
- ↑ Brown, Graeme, "Ten top facts about the NEC", Birmingham Mail, 16 January 2015.
- ↑ Birmingham's NEC is gearing up to celebrate 40th birthday. Birmingham Mail (15 June 2015). Alirita 27 March 2020.
- ↑ Edward Mills, innovator in concrete, dies aged 82. Architects Journal (29 January 1998). Alirita 27 March 2020.