Saltu al enhavo

Moros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moros
municipality of Aragon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 50215
Demografio
Loĝantaro 285  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 24′ N, 1° 50′ U (mapo)41.398888888889-1.8261111111111Koordinatoj: 41° 24′ N, 1° 50′ U (mapo) [+]
Alto 791 m [+]
Areo 53,495802 km² ( 534 9.5 802 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Moros (Provinco Zaragozo)
Moros (Provinco Zaragozo)
DEC
Situo de Moros
Moros (Hispanio)
Moros (Hispanio)
DEC
Situo de Moros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Moros, Zaragoza [+]
vdr

Moros [MOros] estas municipo de Hispanio, en la norda centro de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Moros estas etimologie komprenebla kiel Maŭroj plej verŝajne kiel memoro de kiam la loko estis historie loĝata de mudeĥaroj unue kaj poste de moriskoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Moros estas municipa teritorio en la norda centro de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas inter Ateca sude kaj Villalengua norde ĉiuj en la valo de la rivero Manubles, alfluanto de la rivero Jalón.

La loĝloko Moros mem estas je 109 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 791 msm en la Iberia Sistemo, ĉe la valo de la rivero Manubles. Norde kaj sude de la loĝloko estas du pontoj super la rivero ĉe respektivaj fontoj. Oni alvenas al la loĝloko pere de la ŝoseo A-1502.

Preĝejo.

En islama epoko oni konstruis kastelon tradicie laŭ ordono de la reĝo Aĝubb de la tajfo de Calatayud cele al defendo de landlima zono kaj de distra ĉasejo. Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1122 post la konkero de Calatayud. La plej frua mencio estas la buleo de la papo Lucio la 3-a publikigita en 1182, en kiu aperas la preĝejo de Moros kiel parto de la havaĵoj de la eklezio de Calatayud. En 1238, Justo de Ateca, sekretario de la reĝo Jakobo la 1-a, nomumis kastelestro de Moros la senjoron de Monegrillo, kaj organizis soldatarojn de Moros por la konkero de la Regno Valencia.

En 1362 Petro la 1-a de Kastilio kaptis la lokon, kiu lasis tien Pedro González de Mendoza kun tridek kavaliroj.​ Grandparte pro la Milito de la du Petroj (inter Petro la 1-a de Kastilio kaj Petro la 4-a de Aragono), la loĝloko ekperdis loĝantaron. Tamen kelkaj lokanoj gravuliĝis, inter kiuj Lope de Moros, kopiisto aŭ aŭtoro de Razón feita de amor, nome unua libro verkita en aragona lingvo, ŝajne naskiĝinta en Moros.

En la 19-a jarcento estis kvat fabrikoj de brando kaj du farunmuelejoj.​ La 18an de julio 2022, okazis arbara incendio en Ateca kiu bruligis tie preskaŭ la tutan municipan teritorion, sed etendiĝis ankaŭ al la limaj municipoj, kiel Moros, kie same bruligis preskaŭ la tutan municipan teritorion; ĝi estis okazigita akcidente de laboroj fare de entreprenoj Land Life Company kiu estis farante rearbarigon de 200 ha, sed kiu rezultis en bruligo de 14 000 ha.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Moros kie oni malaltiĝis el 1 428 loĝantoj en 1920 ĝis nunaj 304 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Aliaj altiraĵoj estas la preĝejo de Sankta Eŭlalia, la restaĵoj de la kastelo, la ermitejo, kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
Moros kaj panoramo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]