Saltu al enhavo

Mirejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Mirejo
Aŭtoro Frédéric Mistral
Eldonjaro 1909
Urbo Parizo
Eldoninto Presa Esperantista Societo
Paĝoj 72
vdr

Mirejo [1], verkita en 1859, estas verko de okcitana provenclingva franca verkisto Frédéric Mistral. Eugène Noël kaj Paul Champion tradukis la tri unuajn kantojn. Presa Esperantista Societo el Parizo eldonis la tradukaĵon en la jaro 1909.

Temas pri ama malespero de juna provencanino.

Citaĵo
 Ĉefverko skribita en unu el plej malnovaj kaj samtem­pe plej ĉarmaj lingvoj de Eŭropo. Bona traduko. 
— 1909, El la Antaŭparolo
Citaĵo
 La poeto de Maillane meritas esprimon de sincera respekto kaj vera amo. La Esperanta vestaĵo, kiun Mirejo surmetas por la unua fojo ne estas malinda de la aliaj. 
— 1909(1964), Historio de Esperanto I, paĝoj 281-282
Citaĵo
 Okaze de la kvindeka datreveno de la apero de Mireille (Mirejo), estas starigita bronza statuo de Frédéric Mistral sur unu el la publikaj placoj de Arles.

S-roj Paul Champion kaj D-ro Noël, celantaj partopreni en la entuziasma elmontro je l'honoro de la glora provenca poeto, esperantigis la tri unuajn aktojn de Mireille ; kaj tiamaniere konigis al ĉiulandaj esperantistoj ĉefverkon, skribitan en unu el la plej malnovaj, kaj samtempe plej ĉarmaj idiomoj de Eŭropo.

Mi tralegis kun granda intereso la tradukaĵon de S-roj Champion kaj Noci ; mi sentis realan plezuron, konatigante kun tiu kampareca epopeo, originala, freŝa kaj vivplena, en kiu aperas, per multnombraj kaj pentrindaj epizodoj, la popolaj tradicioj de Provencujo
— Belga Esperantisto n007 (maj 1909)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 4026, paĝo 361

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]