Ministraro de Dominique de Villepin
Aspekto
Ministraro de Dominique de Villepin | ||
---|---|---|
registaro • franca registaro | ||
Jurisdikcio | Francio | |
Lando | Francio | |
Ministraro de Dominique de Villepin | ||
Dum | 31-a de majo 2005 - 15-a de majo 2007 | |
Antaŭulo | Ministraro tria de Jean-Pierre Raffarin | |
Sekvanto | Ministraro unua de François Fillon | |
La franca ministraro de ĉefministro Dominique de Villepin oficis de la 31-a de majo 2005 ĝis la 15-a de majo 2007, t.e. dum unu jaro kaj 349 tagoj. Ĝi estis la sepa kaj lasta ministraro nomumita de la respublika prezidento Jacques Chirac. Dominique de Villepin estis la kvara kaj lasta ĉefministro de la prezidento.
Konsisto laŭ la oficiala ordo
[redakti | redakti fonton]La ministraro konsistis el 31 membroj krom la ĉefministro, nome 1 ŝtatministro, 15 ministroj kaj 15 subministroj.
Ŝtatministroj
[redakti | redakti fonton]- Ŝtatministro, ministro pri enlando kaj teritoria aranĝado: s-ro Nicolas Sarkozy (ĝis la 26-a de marto 2007[1])
Ministroj
[redakti | redakti fonton]- Ministro pri defendo: s-ino Michèle Alliot-Marie
- Ministro pri eksterlando: s-ro Philippe Douste-Blary
- Ministro pri enlando kaj teritoria aranĝado: s-ro François Baroin (de la 26-a de marto 2007)
- Ministro pri dungado, socia koheremo kaj loĝado: s-ro Jean-Louis Borloo
- Ministro pri ekonomio kaj financo: s-ro Thierry Breton
- Ministro pri nacia edukado, supera instruado kaj esploro: s-ro Gilles de Robien
- Ministro pri justico: s-ro Pascal Clément
- Ministro pri infrastrukturo, transporto, turismo kaj maro: s-ro Dominique Perben
- Ministro pri sano kaj solidareco:
- s-ro Xavier Bertrand (ĝis la 26-a de marto 2007[2])
- s-ro Philippe Bas (de la 26-a de marto 2007 kiel ministro pri sano, solidarecoj, sociala sekureco, maljunularo, handikapularo kaj familio)
- Ministro pri agrokulturo kaj fiŝkapto: s-ro Dominique Bussereau
- Ministro pri publika oficistaro: s-ro Christian Jacob
- Ministro pri kulturo kaj komunikado: s-ro Renaud Donnedieu de Vabres
- Ministro pri ekologio kaj daŭropova evoluigo: s-ino Nelly Olin
- Ministro pri transmaraj teritorioj:
- s-ro François Baroin (ĝis la 26-a de marto 2007)
- s-ro Hervé Mariton (de la 26-a de marto 2007)
- Ministro pri malgrandaj kaj mezgrandaj firmaoj, komerco, metiistaro kaj liberalaj profesioj: s-ro Renaud Dutreil
- Ministro pri junularo, sporto kaj asocia vivo: s-ro Jean-François Lamour
Subministroj
[redakti | redakti fonton]- Subministro pri rilato kun parlamento ĉe la ĉefministro: s-ro Henri Cuq
- Subministro pri disvolvigo de egalŝanceco ĉe la ĉefministro:
- s-ro Azouz Begag (ĝis la 5-a de aprilo 2007)
- s-ro Dominique de Villepin (de la 5-a de aprilo 2007)
- Subministro pri buĝeto kaj ŝtata reformo, ministrara parolisto: s-ro Jean-François Copé
- Subministro pri dungado, laboro kaj junula profesiiĝo: s-ro Gérard Larcher
- Subministro pri socia koheremo kaj seksa egaleco: s-ino Catherine Vautrin
- Subministro pri kunlaboro, evoluigo kaj franclingvismo: s-ino Brigitte Girardin
- Subministro pri lokaj aŭtoritatoj ĉe la ŝtatministro, ministro pri enlando kaj teritoria aranĝado: s-ro Brice Hortefeux
- Subministro pri eŭropaj aferoj ĉe la ministro pri eksterlando: s-ino Catherine Colonna
- Subministro pri supera instruado kaj esploro: s-ro François Goulard
- Subministro pri turismo: s-ro Léon Bertrand
- Subministro pri sociala sekureco, maljunularo, handikapularo kaj familio: s-ro Philippe Bas (ĝis la 26-a de marto 2007)
- Subministro pri industrio: s-ro François Loos
- Subministro pri ekstera komerco: s-ino Christine Lagarde
- Subministro pri veteranaro ĉe la ministro pri defendo: s-ro Hamlaoui Mékachéra
- Subministro pri teritoria aranĝado ĉe la ŝtatministro, ministro pri enlando: s-ro Christian Estrosi
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Nicolas Sarkozy ekziĝis por ne naski konfuzon inter sia ministreco kaj sia kandidateco al la respublika prezidenteco.
- ↑ Xavier Bertrand eksiĝis kadre de la prezidentbalota kampanjo por fariĝi parolisto de kandidato Nicolas Sarkozy.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Ministraroj de Francio
- Antaŭa ministraro: ministraro tria de Jean-Pierre Raffarin
- Posta ministraro: ministraro unua de François Fillon
|
|