Miklós Zsirai
Miklós Zsirai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de oktobro 1892 en Mihályi |
Morto | 9-an de septembro 1955 (62-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 20. körönd-1-29/30 |
Lingvoj | hungara • finna • rusa • komia • mansa • Ĥanta |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (1912–1921) |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | lingvisto finnugristo |
Miklós Zsirai [ZSIRAI], laŭ la hungara skribmaniero Zsirai Miklós estis hungara lingvisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio.
Miklós Zsirai naskiĝis la 10-an de oktobro 1892 en Mihályi. Li mortis la 9-an de septembro 1955 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Miklós Zsirai frekventis lernejojn en Mihályi, poste en Sopron, fine en kolegio nomata Eötvös József. Dum la lernojaroj li jam poemadis kaj tradukadis. En 1914 li soldatiĝis, poste li estis militkaptito. Hejmenveninta en 1920 li finis la lernadon kaj li doktoriĝis. En 1924 li komencis instrui en la universitato. Dum la 2-a mondmilito lia valora biblioteko neniiĝis. Li ricevis premion Kossuth en 1949, ekde 1923 ankaŭ aliajn premiojn, eĉ finnajn kaj estoniajn premiojn.
Li okupiĝis precipe pri parencaj lingvoj (finna, estona ktp).
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Jugria (1930)
- A modern nyelvtudomány magyar úttörői (Hungaraj pioniroj de la moderna lingvoscienco) (1952)
- Őstörténeti csodabogarak (Pratempaj interesaĵoj) (1943, 1986)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- stratonomo kaj memortabulo en Budapeŝto kaj Mihályi
- premio "Zsirai Miklós" ekde 1998
- memorĉambro en instituto de MTA