Saltu al enhavo

Michel Legrand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michel Legrand
Oskar-premiito
Persona informo
Michel Legrand
Naskonomo Michel Jean Legrand
Naskiĝo 24-an de februaro 1932 (1932-02-24)
en 20-a arondismento de Parizo,  Francio
Morto 26-an de januaro 2019 (2019-01-26) (86-jaraĝa)
en Neuilly-sur-Seine,  Francio
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Sepso Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Tombejo Père-Lachaise, 44 48° 51′ 43″ Nordo 2° 23′ 44″ Oriento / 48.861944 °N, 2.395556 °O / 48.861944; 2.395556 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco Usono (2011–2019)
Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Konservatorio de Parizo (1942–1949) Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Raymond Legrand (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Christiane Legrand (mul) Traduki, Olivier Legrand (en) Traduki kaj Benjamin Legrand Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Macha Méril (en) Traduki (2014–2019)
Catherine Michel (mul) Traduki (–2013) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Eugénie Angot (en) Traduki
 ( ) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Jacques Hélian (mul) Traduki (onklo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo dirigento
ĵazmuzikisto
scenaristo
filmkomponisto
filmreĝisoro
aranĝisto
kantisto
pianisto
komponisto
aktoro
muzikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Komponado, Dirigentado, piano performance (en) Traduki, filma muziko kaj muzika komponaĵo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1952–2019 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Michel LEGRAND (naskiĝis la 24-an de februaro 1932 en Parizo, mortis la 26-an de januaro 2019 en Parizo) estis franca komponisto, pianisto, kantisto kaj muzikaranĝisto armendevena.

Michel Legrand en la Reĝa Teatro (2008)

Unuajn muzikajn impresojn Legrand ricevis de sia patro Raymond Legrand, kiu akompanis kiel direktisto de varietea orkestro kantistojn kiel Édith Piaf kaj Maurice Chevalier. Sian studon ĉe la Konservatorio de Parizo, i. a. ĉe Nadia Boulanger, li finis en 1952. Jam tiujare li faris arĉinstrumentajn aranĝojn por albumo de Dizzy Gillespie. En 1952 li akompanis kanzoniston Maurice Chevalier dum vojaĝo tra Usono.

Ekde fine de la 1950-aj jaroj li sin turnis pli al filmmuziko. Liaj muzikoj por holivudaj filmoj fondis lian mondfamon. Unu el liaj tutmonde plej famaj verkoj estas la muzikala filmdramo Les Parapluies de Cherbourg el la jaro 1964, en kiu Catherine Deneuve havis sian unuan prezentadon. Dek du fojojn oni nomumis lin por Oskar-premio, kiun li ankaŭ ricevis por la filmkanto por The Thomas Crown Affair, Windmills of your Mind (1968) kaj la muzikoj por la filmoj Summer of 42 (1971) kaj Yentl (1983). Krom tio oni nomumis lin tri fojojn por la filmpremio César kaj dek du fojojn por la Premio Ora Globo, kiun li ricevis unu fojon por The Thomas Crown Affair. Entute li verkis muzikojn por proksimume ducent kinaj kaj televidaj filmoj, ekzemple por la kinofilmo Atlantic City (1980) de reĝisoro Louis Malle kun Burt Lancaster kiel ĉefrolulo. Li komponis ankaŭ la muzikon por la franca desegnofilma serio Il etait une fois la vie (1987).

Kiel ĵazpianisto li kunmuzikis i. a. kun Django Reinhardt. En 1958 li verkis ĵazalbumon kun Donald Byrd, John Coltrane kaj Ben Webster. En 1978 li surbendigis la albumon Le Jazz Grand kun Gerry Mulligan, Phil Woods, Jon Faddis, Ron Carter kaj Grady Tate. En 1983 li produktis pluan ĵazalbumon titole "After the Rain" kun Ron Carter, Grady Tate, Zoot Sims, Phil Woods kaj aliaj. En 1991 ekestis kunverke kun Miles Davis la albumo Dingo. Li ricevis kvin fojon Gremion, en 1998 la Premion Henry Mancini kaj la 28-an de junio 2011 Legrand estis distingita por sia vivoverkaro kiel komponisto de filmmuziko.

Krom tio Legrand prezentis ankaŭ dirigente kaj pianiste per verkoj de klasikaj komponistoj kiel Eric Satie.

Michel Legrand estas la pli juna frato de kantistino Christiane Legrand, membro de la ĵaza kantensemblo Swingle Singers. Lia filino Eugénie, edzino de rajdisto Cédric Angot, aktivas kiel saltrajdistino.[1]

  • 1961: Cléo de 5 à 7
  • 1962: La baie des anges
  • 1962: Vivre sa vie
  • 1964: Bande à part
  • 1964: Les Parapluies de Cherbourg
  • 1964: Les plus belles escroqueries du monde
  • 1966: La vie de château
  • 1967: Les demoiselles de Rochefort
  • 1968: The Thomas Crown Affair
  • 1968: Ice Station Zebra
  • 1968: Play Dirty
  • 1968: Castle Keep
  • 1968: La Piscine
  • 1969: The Happy Ending
  • 1970: La dame dans l'auto avec des lunettes et un fusil
  • 1970: The Go-Between
  • 1970: Summer of 42
  • 1970: Le Mans
  • 1971: Les mariés de l’An II
  • 1972: Un homme est mort
  • 1972: Les Feux de la Chandeleur
  • 1973: L’événement le plus important depuis l’homme a marché sur la lune
  • 1973: The Three Musketeers
  • 1973: Breezy
  • 1975: Le sauvage
  • 1976: Robin and Marian
  • 1979: Der Baron von Münchhausen
  • 1980: Atlantic City
  • 1980: The Hunter
  • 1981: Les uns et les autres
  • 1982: Le cadeau
  • 1982: Best Friends
  • 1983: Yentl
  • 1983: Never Say Never Again
  • 1983: Eine Liebe in Deutschland
  • 1984: The Jesse Owens Story
  • 1985: Partir revenir
  • 1988: Switching Channels
  • 2002: And Now … Ladies & Gentlemen

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Triplé français et triomphe pour Eugénie[rompita ligilo], 30-an de majo 2004