Saltu al enhavo

Miĥas Ĉarot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miĥas Ĉarot
Persona informo
Міхась Чарот
Naskonomo Міхаіл Сымонавіч Кудзелька
Naskiĝo 7-an de novembro 1896 (1896-11-07)
en Rudziensk
Morto 29-an de oktobro 1937 (1937-10-29) (40-jaraĝa)
en Minsko
Mortis pro Nenatura morto Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno belorusoj vd
Lingvoj belorusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio
Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Belorusia Ŝtata Pedagogia Universitato “Maksim Tank” Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo dramaturgo
redaktisto
publika konato
poeto
verkisto
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Miĥas Ĉarot

Miĥas Ĉarot (beloruse - Міхась Чарот, vera nomo estas Mikaelo Kudzelka (beloruse-Міхась Кудзёлка) n. 7-an de novembro 1896 - m. 29-an de oktobro 1937) - belorusa verkisto, poeto, dramaturgo, redaktoro, publika aganto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Naskiĝis en kamparula familio. Finis instruistan lernejon en Maladzeĉna (1917) estis mobilizita en armeo, militsevis dum Unua mondmilito en rezerva regimento. En 1918 revenis en Minsko, partoprenis en partizana movado dum pola okupado, komencis instrui en belorusa lernejo. Debutis kiel verkisto en la jaro 1919. Estis unua el fondistoj de belorusa komunista organizacio. En la jaro 1920, ekmembriĝis en komunista partio. De 1920 komencis kunlaboradi kaj dum 1925 - 1929 redaktoradis en gazeto "Sovetunia Belorusio". En la jaro 1923 partoprenis en fondo de literaturan societon Literatura Unio "Junularo", el kiu li formembriĝis en la jaro 1927. Dum la jaroj 1922-1924 estis kandidato kaj dum la jaroj 1924-1931 membro de Centra Plenuma Komitato de Belorusa SSR. En la jaro 1924 ekstudis en Moskva Ŝtata Instituto de ĵurnalistiko. Dum la jardeko 1930, antaŭ aresto laboris kiel estro de literatura fako de Ŝtata Eldonejo de Belorusa SSR kaj konsultistoen ĉambro de komencanta aŭtoro en Verkista Unio de Belorusa SSR. Estis arestita en Minsko 24.01.1937, kaj kondamnita per ekstertribunala organo de Popolkomisarejo pri Internaj Aferoj 28.10.1937 kiel pola spiono al pafmortigo kun konfisko de havaĵo. Lasta verso "Ĵuro" (pri propra senkulpeco) estis surskribita sur prizona muro. Estis repravigita per milita komitato de Plejalta Juĝo de USSR 8.12.1956. Estis edziĝita, havis 3 geinfanojn.

Debutis kiel verkisto en la jaro 1919. Estis eldonitaj verkaroj, kaj apartaj verkoj: "Neĝa blovado" (1922), "Nudpieduloj sur brulegejo" (poemo, 1922), "Elektitaj verkoj" (1925), "Drinkejo", "Lenin", "Marina" (poemoj, ĉiu en 1926), "Belorusio bastoŝueca" (poemo, 1927), "Ruĝflugila heroldo" (fantazia poemo,1927), "Poemoj" (1928), "Suna ekspedicio" (poemo, 1929), "Dum suna ekspedicio" (versoj kaj poemoj, 1986), "Elektitaj versoj kaj poemoj" (1935), verkaroj en 3 volumoj (1933-1936), en du volumoj (1958), "Elektitaj versoj kaj poemoj" (1967), "Elektitaj verkoj" (1982). En 1924 kaj 1926 estis eldonitaj prozaj verkaroj.

Verkis teatraĵojn "Bastoŝuo de Mikita" (estis presita kaj surscenigita en la jaro 1923), "Festo de fino de rikoltado" kaj "Dormo sur marĉo" (1924), porinfana teatraĵo "Gepaŝtistetoj: Danielĉjo kaj Alesjanjo" (1925). Verkis muzikan teatraĵon "Dum Kupalje" (estis renovita kaj presita en 1982, surscenigita en 1921, laŭ teksto de ĉi tia teatraĵo estis verkita opero "Floro de feliĉon").

Laŭ sia novelo verkis kunaŭtore scenaron al unua belorusa filmo "Arbara historio" (1926).