Max Whitlock
Max Whitlock | |
---|---|
en 2012 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de januaro 1993 (31-jaraĝa) en Hemel Hempstead en la tradicia graflando Hertfordshire de Anglio |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Britio |
Okupo | |
Okupo | arta gimnasto |
TTT | |
Retejo | https://www.maxwhitlock.com/ |
Max Antony Whitlock (n. la 13-an de januaro 1993 en Hemel Hempstead, en la tradicia graflando Hertfordshire de Anglio, do nun 31-jara) estas eksa aktiva brita arta gimnasto aŭ gimnastikisto. Kun dek kvar medaloj kaj ses titoloj en someraj olimpikoj kaj mondĉampionadoj, Max Whitlock estas la plej sukcesa gimnastikisto en brita historio.[1][2] Li ankaŭ estas la plej sukcesa pomelo"ĉevala" gimnastikisto en la historio de la Olimpikoj, kun du oraj medaloj kaj unu bronza.[3]
Max Whitlock estas sesfoja olimpika medalisto (kombinita konkurso, teamo, plankekzerco kaj tri fojojn en sia plej bona konkurso, pomelĉevalo), gajnante tri orajn kaj tri bronzajn medalojn, kaj kvinfoja mondĉampiona medalisto sur la pomelĉevalo kun tri oraj kaj du arĝentaj medaloj. Li iĝis la entute unua olimpika ormedalisto de Britio en arta gimnastiko kiam li gajnis kaj la plankan ekzercadon kaj la pomelĉevalan konkurson ĉe la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro. Li estas kvarfoja eŭropa ĉampiono kaj kvarfoja ĉampiono en la Ludoj de la Komunumo de Nacioj reprezentanta Anglion.
En la Somera Olimpiko 2024 en Parizo li en la teama kaj pomelĉevala konkursoj atingis la kvaran pozicion kaj je nuanco maltrafis medalojn - sekve li anoncis fini sian aktivan sportistan karieron.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ prezento de li en la Teamo Anglio de la Ludoj de la Komunumo de Nacioj, alirita la 23-an de aŭgusto 2024 (angle)
- ↑ Tom Ward: artikolo The Comeback Kid ("la re-sukcesa junulo") en la reta magazino The Red Bulletin de la 12-a de septembro 2023, alirita la 23-an de aŭgusto 2024 (angle)
- ↑ Bethan Clargo: artikolo "Olympics 2020: Max Whitlock defends pommel horse title" (Somera Olimpiko 2020: Max Whitlock defendas pomelĉevalan titolon) de la 1-a de aŭgusto 2021 en la retejo espn.com (angle)