Marianne Gábor
Marianne Gábor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Gábor Marianne |
Naskiĝo | 26-an de aprilo 1917 en Budapeŝto |
Morto | 23-an de julio 2014 (97-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | itala • franca |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1935–1941) |
Familio | |
Patro | Ignác Gábor |
Patrino | Izabella Lucia Raiss |
Frat(in)o | György Gábor (en) |
Edz(in)o | Mihály András Rónai (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Marianne Gábor, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gábor Marianne estis hungara pentristo, membro de Itala Arta Akademio (1979). Ŝiaj gepatroj estis Ignác Gábor kaj Izabella Lucia Raiss, ŝiaj geedziĝaj nomvariantoj estis Rónai Mihály Andrásné aŭ Rónai-Gábor Marianne.
Marianne Gábor [1] Arkivigite je 2021-07-26 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 26-an de aprilo 1917 en Budapeŝto, ŝi mortis la 23-an de julio 2014 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Marianne Gábor devenis el juda familio. Ŝi lernis pentradon en lernejo de István Szőnyi, poste ŝi akiris diplomon en Reĝa Belarta Altlernejo en 1941. Ŝia plej grava instruisto estis István Réti. Post siaj studoj ŝi pentradis 2 jarojn en artistkolonio de Zebegény. Komence de la nazia erao ŝi edziniĝis, poste la geedza paro vivis kaŝe. En 1948 ŝi estis jam internacie konata, tamen dum la frua socialismo aŭ stalinismo ŝi estis neglektita. Baldaŭ ŝi studvojaĝis en Aŭstrio, Belgio, Francio, Britio, Sovetunio, ktp. En 1992 ŝi vidviniĝis. Ŝi pentris ĝenrojn, pejzaĝojn, portretojn. Ŝi ricevis hungarajn kaj italajn premiojn inter 1939-2003.
El solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1942, 1944, 1947, 1957, 1963, 1966, 1970, 1973, 1977, 1985, 1997)
- Szeged (1958)
- Romo (1964, 1969, 1971)
- Venecio (1972)
- Parizo (1974)
- Berlino (1980)
- Mátészalka (1992)
El kolektivaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1938, 1942, 1946, 1948, 1967)
- Arthalo Budapeŝto (1957, 1959, 1969, 1984, 1988, 1997)
- Antverpeno (1958)
- Bagdado (1967)
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Bohóc
- Falusi látkép (1964)
- Falu mentén
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2022-05-10 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]