Makurdi
Makurdi | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 970001 to 972281 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 170 925 (2012) [+] | ||
Loĝdenso | 208 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 7° 44′ N, 8° 32′ O (mapo)7.73055555555568.5361111111111Koordinatoj: 7° 44′ N, 8° 32′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 104 m [+] | ||
Areo | 820 km² (82 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Makurdi [+] | |||
Makurdi estas grandurbo, diocezo, universitata urbo kaj ĉefurbo de subŝtato en Niĝerio. Ĝi estas aviadila bazo de la armeo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Koordinatoj: 07° 44′ N 08° 32′ O / 7.733 °N, 8.533 °O (mapo)
- Areo: km²
- Loĝantaro: 170 927 en 2012
- Supermara alteco: 95-110 m
- Horzono: UTC +1
- Poŝtkodo: 970...
Geografio
[redakti | redakti fonton]Makurdi situas sur ebenaĵo laŭ rivero Benue en la meza sekcio de la lando. Abuĝo troviĝas 100, Port Harcourt 449 km. Pluraj ĉirkaŭaj loĝlokoj konsidereblas antaŭurboj de ĝi, ekzemple la loko Agbadi.
Historio
[redakti | redakti fonton]Makurdi estis fondita en 1920 kaj en 1927 ĝi estis administra centro. Ekde 1976 Makurdi iĝis ĉefurbo de nove kreita subŝtato.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Makurdi estas grava trafika nodo, sekve komercopunkto por la regiono.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Makurdi havas flughavenon. Ĉefvojoj kuras el la urbo al Beninurbo, Abuĝo kaj Jalingo. Estas etŝpurajfervojaj kontaktoj al Enugu kaj Maiduguri, kiu nuntempe ne funkcias. Aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn al la aliaj urboj. La rivero estas navigebla precipe dum la pluva sezono. Ponto estis konstruita en 1932, la dua en 1978.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Makurdi havas tropikan klimaton. La averaĝa temperaturo estas 24-28 °C. Jare pluvas 1247 mm. La pluvo kulminas en septembro, en decembro ne pluvas.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Angla kaj germana Vikipedioj
- [1]
- [2]
- [3] Arkivigite je 2009-10-07 per la retarkivo Wayback Machine
- [4]