Magda Tiszay
Aspekto
Magda Tiszay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de aprilo 1917 en Békéscsaba |
Morto | 27-an de decembro 1989 (72-jaraĝa) en Munkeno |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Deák-placa gimnazio evangelia (1935–1937) Muzikakademio Franz Liszt |
Okupo | |
Okupo | operkantisto concert singer (en) |
Magda TISZAY [tisai], hungare Tiszay Magda estis hungara operokantistino (mezosoprano kaj aldo).
Magda Tiszay naskiĝis la 4-an de aprilo 1917 en Békéscsaba - mortis la 27-an de decembro 1989 en Munkeno.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Magda Tiszay komencis sian karieron en 1944 en Budapeŝta Ŝtata Operejo. Ŝi ofte ricevis eblecojn ankaŭ en koncertoj. En 1962 ŝi ricevis rolon ankaŭ en filmo Háry János (Johano Háry). Poste ŝi vivis en Okcidenta Germanio, kie ne ricevanta seriozajn rolojn ŝi ne plu kantis. Ŝi ricevis premion Kossuth en 1957.
Ŝia repertuaro (selekto)
[redakti | redakti fonton]- Georges Bizet: Carmen – Carmen
- Zoltán Kodály: Háry János (Johano Háry) — Örzse
- Giuseppe Verdi: Il Trovatore (La trubaduro) – Azucena; Un ballo in maschera (Maskobalo) - Ulrica
- Modest Petroviĉ Musorgskij: Ĥovanŝĉina - Marfa