Malneta enlanda produkto
Aspekto
(Alidirektita el MEP (ekonomio))
Lokumo | Ŝtato | MEP (miliardoj da usonaj dolaroj) |
---|---|---|
1 | Usono | 18 624,4 |
2 | Ĉinio | 11 199,1 |
3 | Japanio | 4 940,1 |
4 | Germanio | 3 477,7 |
5 | Britio | 2 647,8 |
6 | Francio | 2 465,4 |
7 | Barato | 2 263,7 |
8 | Italio | 1 858,9 |
9 | Brazilo | 1 774,7 |
10 | Kanado | 1 529,7 |
11 | Korea Respubliko | 1 411,2 |
12 | Rusio | 1 283,1 |
13 | Hispanio | 1 237,2 |
14 | Aŭstralio | 1 204,6 |
15 | Meksiko | 1 046,9 |
Mondo | 73 433,6 | |
Eŭropa Unio | 18 460,6 | |
Fonto: Monda Banko |
La malneta enlanda produkto (MEP) estas ekonomika mezuro de grandeco de la ekonomio de ŝtato aŭ teritorio.
Ĝi estas kalkulata per sumigo de la tuta valoro de ĉiuj varoj kaj servoj produktitaj / plenumitaj dum iu periodo (plej ofte, jaro) en la studata teritorio.
Tio estas
- la valoro de ĉiuj enspezoj faritaj
- plus la amortizoj
- minus la produktadaj kaj doganaj impostoj en iu lando dum unu jaro. Dividante per la nombro de la loĝantoj oni ricevas la personan ("kapan") MEP (porkapa).
Kritiko
[redakti | redakti fonton]La malneta enlanda produkto plejofte ne estas taŭga mezuro de feliĉeco aŭ riĉeco de la individuaj homoj, unuavice pro la malsamaj nombroj de loĝantoj, due pro la nenaturaj (sed rezultaj de valutbors-kurzaj efikoj) intervalutaj rilatoj, trie pro malegaleco de riĉodispartigo.
Por kompari la riĉecon de individuoj iom pli servas la porhoma malneta produkto, kiu estas la MEP dividita per la nombro de loĝantoj.
Alilingve
[redakti | redakti fonton]- angle, hungare: GDP
- france, kastilie (hispane), katalune, portugale: PIB
- dane: BNI
- germane: BIP
- itale: PIL
- nederlande, norvege: BNP
- pole: PKB
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
MEP por kapo en Eŭropo
-
MEP por kapo en la mondo
-
MEP kaj MEP por kapo en la mondo 2005
-
komparo de la MEP por kapo en Eŭropa Unio laŭ landoj (2004)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Komisiono Stiglitz-Sen-Fitoussi
- Konjunkturo
- Listo de landoj laŭ MEP (ĝenerale)
- Malneta Enlanda Produkto por kapo
- Malneta Geografia Produkto
- Malneta Nacia Enspezo
- MNP (Malneta Nacia Produkto)
- Malneta monda produkto
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://dataranking.com/default.htm Arkivigite je 2005-01-26 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.cia.gov/cia/publications/factbook/fields/2004.html Arkivigite je 2006-04-05 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.cia.gov/cia/publications/factbook/rankorder/2004rank.html Arkivigite je 2005-09-24 per la retarkivo Wayback Machine