Ludwigsburg
Ludwigsburg | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio • urbo • granda distrikta urbo en Baden-Virtembergo | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | |||||
Distriktaro | distriktaro Stutgarto | |||||
Distrikto | distrikto Ludwigsburg | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 07141 | |||||
Poŝtkodo | 71601–71642 | |||||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 7140 | |||||
Aŭtomobila kodo | LB | |||||
Oficiala Municipokodo | 08118048 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Werner Spec | |||||
Titolo de komunumestro | Oberbürgermeister | |||||
Adreso de la administrejo | Wilhelmstraße 11 71638 Ludwigsburg | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 94157 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 48° 54′ N, 9° 12′ O (mapo)48.89759.1919444444444Koordinatoj: 48° 54′ N, 9° 12′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 293 m | |||||
Areo | 43,33 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.ludwigsburg.de | |||||
Ludwigsburg - prononco [LUDviksburk] - estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ludwigsburg kaj en la distriktaro Stutgarto de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 94 157 loĝantojn.
Institucioj, entreprenoj
[redakti | redakti fonton]- Porcelan-farejo fondita de duko Karl Eugen de Virtembergo la 5-an de aprilo 1758, hodiaŭa sidejo en la rezidenca kastelo.
- Institut für Erhaltung von Archiv- und Bibliotheksgut (Instituto por konservado de arkivaĵoj kaj bibliotekaĵoj, Schillerplatz 11) - nova taskego post perdiĝo de la urba arkivo de Kolonjo.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Ludwigsburg havas la kvar, sekvajn ĝemelurbojn:
- ekde 1950 Montbéliard en Francujo (estis la unua germana-franca partnereco)
- ekde 1960 Caerphilly en la Unuiĝinta Reĝlando
- ekde 1990 Eŭpatorio (Jevpatorija) en Ukrainio
- kaj la usona urbo Saint Charles ekde 1995
Gravaj personoj
[redakti | redakti fonton]Vogaĵante al Parizo en 1763 Wolfgang Amadeus Mozart, tiam ok-jara, restis dum du tagoj en Ludwigsburg por ludi pianon por duko Karl Eugen de Virtembergo, sed tiu eĉ ne akceptis nek aŭskultis lin. De 1769–1774 poeto kaj muzikisto Christian Friedrich Daniel Schubart estis orgenisto kaj muzikdirektoro ĉe la duka kortego. Poste tiu libera spirito estis enkarcerigita en Hohenasperg pro publikado de poemoj kaj eseoj kritikantaj la dukon Karl Eugen. Horst Köhler, la ŝtatprezidento de Germanio pasigis sian infanaĝon en Ludwigsburg. En la urbo mortis hungara geografo Károly Kogutowicz.
Honorcivitanoj
[redakti | redakti fonton]La urbo Ludwigsburg distingis multajn civitanojn per honora civitaneco, interalie:
- 1933: Paul von Hindenburg, prezidanto de Germanio
- 1990: Albert Schöchle, ĝardenarkitekto, planinto de Floranta Baroko kaj de Wilhelma
En Ludwigsburg naskiĝis ...
[redakti | redakti fonton]- Georg Friedrich Schmoll (?–1785), pentristo
- Justinus Kerner (1786–1862), verkisto - kuracisto
- Eduard Mörike (1804–1875), poeto - teologo
- Friedrich Theodor Vischer (1807–1887), protestanta teologo, verkisto, profesoro pri filozofio kaj estetiko, politikisto
- David Friedrich Strauß (1808–1874), protestanta teologo, verkisto
- Karl Pfizer (1824–1906), fondinto de la usona farmacia koncernego Pfizer
Rilatoj al Esperanto
[redakti | redakti fonton]En 1988 en la vasta baroka parko okazis granda festo celebranta la 25-jariĝon de intensaj interŝanĝoj inter lernejanoj kaj studentoj de Francio kaj Germanio, kaj ankaŭ de la tiucele fondita Oficejo Franc-Germana pri Junularo. En ĝi ankaŭ amplekse prezentiĝis komuna informstando de JEFO kaj GEJ, prezentanta la internaciajn renkontiĝojn kaj interŝanĝojn de la Esperanto-Junularo per informiloj aparte kreitaj du-lingve en la franca kaj germana por tiu evento. Tiu stando tre kontrastis al ĉiuj aliaj, kiuj celis tre altigi francajn lingvokonojn ĉe germanaj junuloj kaj iom ankaŭ germanjn lingvokonojn ĉe francaj junuloj per komunaj renkontiĝoj - kaj vekis tre pozitivajn reagojn kaj france kaj germane ĉe multaj lernejanoj kaj studentoj tie kunvenintaj. Kompletige direblas, ke la Oficejo Franc-Germana pri Junularo en la 1980-aj jaroj finance subtenis plurajn internaciajn renkontiĝojn de JEFO kaj GEJ, kvankam tie videble ne temis pri la franca kaj germana lingvoj. La forta partopreno de la junaj esperantistoj en tiu granda festo do iusence ankaŭ estis esprimo de danko pro tiu subteno.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Galerioj
[redakti | redakti fonton]- La kasteloj de Ludwigsburg
-
La baroka kastelo
-
kastelo Favorite
-
-
kastelo Monrepos
- La urbo Ludwigsburg
|