Locquignol
Locquignol | |
---|---|
komunumo en Francio vd | |
Blazono | |
Administrado | |
Statuso | Komunumo |
Lando | Francio |
Regiono | Hauts-de-France |
Departemento | Nord |
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe |
Kantono | Quesnoy-Est |
INSEE kodo | 59353 [+] |
Poŝtkodo | 59530 |
Kodo laŭ INSEE | 59353 |
En TTT | Oficiala retejo [+] |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Jean-Claude Bonnin 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 309 (2 005) |
Loĝdenso | 3 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 50°11′58″N 3°43′01″O / 50.19944°N, 3.71694°O (mapo) Koordinatoj: 50°11′58″N 3°43′01″O / 50.19944°N, 3.71694°O (mapo) |
Alto | 125 m - 174 m |
Areo | 97,55 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
50° 11′ 58″ Nordo 3° 43′ 01″ Oriento / 50.1994444444 °N, 3.71694444444 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Locquignol [+] | |
Locquignol estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 309 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2005.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Locquignol situas ĉe la rivereto Rhônelle, en maldensejo de la vasta forsto Mormal. La tuta forsto apartenas al la teritorio de la komunumo. Ĝi tiel estas la plej vasta komunumo de la departemento Nord.
Locquignol estas unu el la multaj vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Le Quesnoy. La regiono de Le Quesnoy troviĝas centre de triangulo formita de Valenciennes, Cambrai kaj Maubeuge. La vilaĝo Locquignol troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Locquignol etendiĝas sur 97,55 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estis origine renkontejo por ĉasistoj kaj bredejo por la ĉevaloj de la grafoj de Henegovio (ilia kastelo de Le Quesnoy situis proksime). La nomo de la vilaĝo devenas de Locco, la nomo de ĝermana bienulo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]La loka preĝejo nomiĝas Saint-Pierre.
Administrado
[redakti | redakti fonton]Locquignol apartenas al la kantono Quesnoy-Est, kies ĉefurbo estas Le Quesnoy. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.