Saltu al enhavo

Litro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Litro
mezurunuo de volumeno • ne-SI-a mezurunuo menciita en SI • derivita mezurunuo de la Unuiĝinta Kodo pri Unuoj de Mezuro
Mezurunuaro Internacia Sistemo de Unuoj
Fizika grando Volumeno
Simbolo L
Nuna difino vidu sekcion Difinoj
Dato de difino 1889
vdr
Kubo de 10 cm x 10 cm x 10 cm (1 litro).

La litro estas mezurunuo de volumeno simbolita per lL. La L estis enkondukita kiel simbolo por litro, por eviti miskomprenojn kun cifero 1, kaj kutimas ĉefe en la angla- kaj franclingvaj mondoregionoj. Ĝi estas unuo de volumeno de la Metra decimala sistemo, akceptita de la SI, egalvalora al 1 kuba decimetro (dm³), 1000 kubaj centimetroj (cm³) aŭ 1/1000 kubaj metroj. Kuba decimetro (aŭ litro) okupas volumenon de 10 cm × 10 cm × 10 cm (vidu la bildon) kaj tial ĝi estas egala al unu milono de unu kuba metro. La baza unuo por volumeno en SI estas la kubmetro (m³). Unu litro egalas al unu milono de kubmetro. (1 L = 0,001 m³). Kubo kun eĝoj (randoj) de 10 centimetroj havas la volumenon de unu litro.

La origina franca metra decimala sistemo uzis al litron kiel baza unuo. La vorto litro estis derivita el franca unuo pli antikva, nome litron, kies nomo devenas de la greka, (en kiu ĝi estis unuo de maso, ne de volumeno[1]) tra la latina lingvo, kaj kiu egalvaloris al proksimume 0,831 litroj. La litro estis uzata ankaŭ en variaj postaj versioj de la metra sistemo kaj estas akceptata por ties uzado fare de la SI,[2] kvankam ĝi ne estas oficiale unuo de la SI, ĉar la unuo de volumeno de la SI estas la kuba metro (m³).

Unu litro de likva akvo havas mason de preskaŭ precize unu kilogramo, ĉar la kilogramo estis de komence difinita en 1795 kiel la maso de unu kuba decimetro da akvo je la temperaturo de glacifando. La postaj redifinoj kaj de la metro kaj de la kilogramo rezultas en la fakto ke tiu rilato jam ne estas preciza.[3]

"Maßkrüge", kruĉoj da biero de unu litro, dum la Oktoberfest de 2006 en Germanio.

Unu litro estas difinita kiel speciala nomo por la kuba decimetro aŭ 10 centimetroj × 10 centimetroj × 10 centimetroj, (1  L ≡ 1 dm³ ≡ 1000 cm³). Pro tio, 1 L ≡ 0,001  ≡ 1000 cm³, kaj 1  m³ (tio estas, unu kuba metro, kiu estas la mezurunuo SI por la volumeno) estas precize 1000 L.

Ekde 1901 ĝis 1964, la litro estis difinita kiel la volumeno de unu kilogramo de pura akvo je sia maksimuma denseco kaj normiga premo. La kilogramo estis specifigita siavice kiel la maso de unu cilindro de plateno/iridio konservata en Sèvres, en Francio, kaj oni supozis, ke tiu havis la saman masoj kiel unu litro da akvo, kiel oni menciis antaŭe. Poste, oni malkovris, ke la cilindro estis proksimume 28 miliononojn pli granda kaj pro tio dum tiu epoko, unu litro estis proksimume 1,000028 dm³. Krome, la proporcio maso-volumeno de la akvo (same kiel tiu de ajna fluaĵo) dependas de la temperaturo, la premo, la pureco kaj la unuformeco de izotopoj. En 1964, oni forlasis la difinon de litro kiu referencis al maso favore de la aktuala difino. Kvankam la litro ne estas fakte mezurunuo SI, ĝi estas akceptita fare de la CGPM (nome la organismo normiga kiu estas difinanto por la SI) por ties uzado fare de la SI, pro kio ĝi difinas ankaŭ la litron kaj ties akcepteblajn simbolojn.

Unu litro estas samvalora en volumeno al milistero, mezurunuo ne-SI eksmoda uzata kutime por mezuri ŝut(komerc)aĵojn, nome grenon ktp.

La litro estas uzata plej ofte por produktoj (fluaĵoj kaj solidoj kiuj estas verŝeblaj) kiuj estas mezureblaj pere de la kapacito aŭ la grando de ties ujo, dum la kubaj metroj (kaj la derivitaj mezurunuoj) estas uzataj plej ofte por aferoj mezuritaj per ties dimensioj aŭ ties translokigoj. La litro estas uzata ankaŭ en kelkaj kalkulitaj mezuroj, kiel la denseco (kg/L), kio permesas facilan komparon kun la denseco de la akvo.

Virino prezentas ujon "Tetra Brik" de Tetra Pak aperigita en 1963. Tiu firmao pli kaj pli ekdominis en la merkato de kartonaj ujoj por likvaĵoj kaj la plej konata "Tetra Brik" estas tre disvastigata en multaj landoj por unulitraj ujoj de lakto, sukoj, mezbonkvalitaj vinoj ktp.

Unu litro da akvo havas mason de preskaŭ ekzakte unu kilogramo kiam ĝi estas mezurita je sia maksimuma denseco, kiu estas produktita je proksimume 4 °C. Tiel: unu mililitro (1 ml) de akvo havas mason de proksimume 1 g; 1000 litroj de akvo havas mason de ĉirkaŭ 1000 kg (1 tuno). Tiu rilato restas ĉar la gramo estis difinita origine kiel la maso de 1 mL de akvo; tamen, tiu difino estis abandonita en 1799 ĉar la denseco de la akvo ŝanĝiĝas kun la temperaturo kaj iom pli malpeze kun la premo.

Nuntempe oni scias, ke la denseco de akvo dependas ankaŭ de la izotopaj rilatoj de la atomoj de oksigeno kaj hidrogeno en partikulara ekzemplero. La modernaj mezuroj de averaĝa akvo el oceano normigita de Vieno, kiu estas pura distilita akvo kun izotopa kompono reprezenta de la averaĝo de la tutmondaj oceanoj, montras, ke ĝi havas densecon de 0,999975 ± 0,000001 kg/L en sia punkto de maksimuma denseco (3,984 °C) je normiga atmosfero (760 Torr, 101,325 kPa) de premo.[4]

Origine, la nura simbolo por la litro estis l (nome minuskla litero L), sekvante la konvencion de la SI ke nur la simboloj de mezurunuoj kiuj mallongigu la nomon de persono ekas per majuskla litero. Tamen, en multaj landoj angleparolantaj, la plej ofta formo de la araba cifero 1 manskribita estas simple vertikala strio; tio estas, mankas la oblikva strieto aldonita en multaj aliaj kulturoj. Pro tio, la cifero "1" povas esti konfuzata facile kun la litero "l". Krome, en kelkaj skribmaŝinoj, partikulare la plej antikvaj, estis uzita la klavo de la minuskla L por skribi la ciferon 1. Eĉ en kelkaj tajparoj de komputiloj, la du karaktroj estas apenaŭ distingeblaj. Tio okazigis ian priokupigon, speciale en la komunumo de kuracistoj, ĉar eraroj povus rezulti en teruraj damaĝoj.

Kiel rezulto, oni adoptis L (majuskla litero L) kiel alternativa simbolo por la litro en 1979. La National Institute of Standards and Technology de Usono aktuale rekomendas la uzadon de la majuskla litero L,[5] praktiko kiu estas amplekse uzata en Kanado kaj Aŭstralio. En tiuj landoj, la simbolo L estas uzata ankaŭ kun prefiksoj, kiel en mL kaj μL, anstataŭ la tradiciaj ml kaj μl uzataj en Eŭropo. En Unuiĝinta Reĝlando kaj Irlando, same kiel en la cetero de Eŭropo, la minuskla litero l estas uzata ankaŭ kun prefiksoj, kvankam la kompletaj litroj ofte estas skribitaj totale (nome, «750 ml» en vinbotelo, sed ofte «1 litro» en sukujo). En 1990, la CIPM deklaris, ke estas tro frua por elekti ununuran simbolo por la litro.[6]

Paviliono de Breteuil en Saint-Cloud, Francio, sidejo de la Buroo Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj.

Antaŭ 1979, la simbolo (minuskla l kursiva, U+2113), eniris en komuna uzado en kelkaj landoj; por ekzemplo, ĝi estis rekomendita per la publikigo M33 de la organismo de normigo de Sudafriko kaj Kanado, en la 1970-aj jaroj. Tiu simbolo ankoraŭ estas trovebla foje en kelkaj landoj angleparolantaj kaj aliaj eŭropaj kiel Germanio, kaj ties uzado estas ĉiea en Japanio kaj Sud-Koreio. La tiparoj kiuj inkludas la karaktroj CJK, ĝenerale, inkludas ne nur la kursivan ℓ sed ankaŭ kvar karaktroj antaŭkomponitaj: ㎕, ㎖, ㎗ kaj (U+3395 ĝis U+3398) por la mikrolitro, mililitro, decilitro kaj kilolitro.

La uzado de tiuj simboloj en presitaj publikaĵoj kontraŭas la rekomendojn publikigitaj de la Buroo Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj je instigo de la ĉefaj internaciaj organizaĵoj por normaligo (kiel ISO, NIST, IAU, IUPAC, IUPAP kaj la brita National Physical Laboratory, NPL), kiuj establas, ke la simbolojn de la unuoj oni devas “presi en vertikala tiparo sendepende de la fontotipo de la ĉirkaŭa teksto”.[7][8]

En 1979, la 16a Ĝenerala Konferenco pri Pezoj kaj Mezuroj adoptis decido, laŭ kiu, kiel escepto, oni permesas la uzado de du diferencaj esprimoj por la litro: nome minuskla l kaj majuskla L.[9]

En la Muzeo de Artoj kaj Metioj de Parizo oni ekspozicias la modelojn de la dekomenca kadilo.

La unua nomo de la litro estis "cadil" (kadilo); la modelojn oni ekspozicias en la Muzeo de Artoj kaj Metioj de Parizo.[10]

En 1793 kaj 1795 la litro enkondukiĝis en Francio kiel "respublika unuo", tio estas unu el la novaj unuoj enkondukitaj de la Franca Revolucio, kaj identiĝis al 1 kuba decimetro.[11]

En 1879 la CIPM transprenis la francan difinon de la litro kaj diktis la uzadon de "l" (minuskla L) kiel simbolo.

En 1901 redifinis la 3-a CGPM la litron al la volumeno kiun 1 kg da akvo havas je la temperaturo de sia plej alta denso kaj premo de 1013,25 hPa (normala premo). Tiel la litro estis 1,000028 dm³. Kun tiu nova tasko de la litro, kunligi mason kaj volumenon per natura konstanto de akvo, pura akvo pezis ekzakte 1,0000 kg/l (sed plu 999,975 kg/m³).

Poste oni ŝanĝis la difinon al akva temperaturo de 4   °C (la temperaturo de la plej alta denso estas 3,98   °C). Tie pura akvo pezis refoje iom malpli ol 1 kg/l.

En 1964 je la 12-a CGPM oni restarigis la difinon de 1793. De tiam la litro estas ree ekzakte unu kuba decimetro, kaj akvo pezas – kiel antaŭ 1901 – nome 0,999975 kg/l aŭ 1 dm³.[12]

En 1979 je la 16-a CGPM oni permesis la uzadon de la majuskla L kiel alternativa simbolo por la litro. Samtempe oni eldiris la volon teni nur unu de la du simboloj. En 1990 oni nur diagnozis, ke ĝi estis tro frua por fina decido.

La mallongigo cc (por kuba centimetro, egala al mililitro aŭ mL) estas unuo de la sistemo CGS, kiu antaŭis al la sistemo MKS, kiu siavice evoluis al la sistemo SI. La mallongigo cc estas ankoraŭ uzata ofte en multaj fakoj, kiel la medicinaj dozoj kaj la grando por malgrandaj cilindro-kapacitoj de eksplodmotoroj, kiel tiuj uzataj en motorcikloj.

La mikrolitro (μL) estis konataj en la pasinteco kiel lambdo (λ), sed nuntempe oni malrekomendas ties uzon.[13] En medicino, la mikrolitro foje oni mallongigas kiel mcL en la rezultoj de ekzamenaj pruvoj.[14]

En la sistemo SI, oni preferas la uzadon de prefiksoj por potencoj de 1000 kaj oni ne rekomendas ĉiujn ceterajn multoblojn. Tamen, en la landoj en kiuj la metra sistemo establiĝis multe antaŭ la adopto de la normiga SI, jam oni establis aliajn multoblojn, ties uzado plue estas ofta. Aparte, la uzado de la prefiksoj centi (10 −2 ), deci (10 −1 ), deka (10 +1 ) kaj hekto (10 +2) ankoraŭ estas oftaj. Por ekzemplo, en multaj eŭropaj landoj, la hektolitro estas la tipa unuo por la produktado kaj eksportado de volumenoj de trinkaĵoj (lakto, biero, nealkoholaĵoj, vino, ktp.) kaj ankaŭ por mezuri la grando de la kaptaĵaroj kaj de la kvotoj de la fiŝkaptaj ŝipoj; la decilitroj estas komunaj en Svisio kaj Skandinavio kaj foje oni povas trovi ilin en libroj pri kuirarto; la centilitroj indikas la kapaciton de glasoj kaj boteletoj. En popola nederlanda lingvo en Belgio, unu "vijfentwintiger" kaj unu "drieëndertiger" (laŭvorte "dudekoko" kaj "tridektrio") estas la oftaj bierglasoj, dum la korespondaj boteloj estas menciitaj kiel 25 cL aŭ 33 cL. La boteloj povas esti ankaŭ de 75 cL aŭ "duonbotelo", 37,5 cL por 'metiecaj' bieroj aŭ 70  cL por vinoj kaj likvoroj. La ladskatoloj estas produktitaj je 25 cL, 33 cL kaj 50 cL.

Ĉe cisterno-kamionoj la kuba metro estas la ĝenerala unuo.

En la landoj en kiuj oni adoptis la metran sistemon kiel la oficiala mezursistemo post oni establis la normigan SI, la komuna uzado plue estas pli proksima al la nuntempaj konvencioj de la SI. Por ekzemplo, en Kanado, Aŭstralio kaj Nov-Zelando, la konsumataj trinkaĵoj estas etiketitaj preskaŭ nur pere de litroj kaj mililitroj. La hektolitroj foje aperas en industrio, sed la centilitroj kaj decilitroj rare, kaj nur por okazoj. Escepto estas la patologio, en kiu por ekzemplo la nivelo de plumbo en sango estas mezurebla en mikrogramoj por decilitro. La pli grandaj volumenoj estas mezureblaj ĝenerale en kubaj metroj (egale al 1 kL) aŭ miloj aŭ milionoj de kubaj metroj.

Kvankam la kilolitroj, megalitroj kaj gigalitroj estas uzataj komune por mezuri la akvokonsumadon, la kapacito de akvorezervejoj kaj akvenhavo de riveroj, por pli grandaj volumenoj de likvoj, kiel la ĉiujara konsumado de kranakvo, cisterno-kamionoj kaj naĝejoj, la kuba metro estas la ĝenerala unuo. Same ĉe ĉiuj volumenoj de nelikva naturo.

Litro en kartona skatolo kompare kun vinbotelo de 75 cl.

En multaj eŭropaj landoj, la hektolitro estas la tipa unuo por la produktado kaj eksportado de volumeno de trinkaĵoj (lakto, biero, sukoj, vino, ktp.) kaj por mezuri la grandon de la kaptaĵoj kaj la kvotojn de la fiŝkaptaj ŝipoj; la decilitroj estas oftaj en Svisio kaj Skandinavio kaj kelkajn fojojn estas troveblaj en libroj pri kuirarto; la centilitroj indikas la kapaciton de la glasoj kaj de la malgrandaj boteloj. En populara nederlanda en Belgio, unu "vijfentwintiger" kaj unu "drieëndertiger" (laŭvorte "dudek ok" kaj "tridek tri" respektive) estas la plej oftaj glasoj de biero, falte la korespondaj boteloj citas 25 cL aŭ 33 cL, kaj simile ankaŭ en aliaj landoj, ekzemple en Hispanio, nome por unu kvarono kaj unu triono respektive. La boteloj povas esti ankaŭ de 75 cL aŭ "duonbotelo", 37,5 cL por neindustriaj bieroj aŭ 70 aŭ 75 cL por vinoj kaj aliaj alkoholaĵoj. La ladskatoloj plej ofte estas de 25 cL, 33 cL kaj 50 cL.

Speciala okazo temas pri la vinboteloj, kiuj plej ofte estas de 75 cL, dum por multaj aliaj trinkaĵoj estas la litro la baza unuo. Estas tre diversaj teorioj pri la tialoj de tiu fakto. Oni indikis, ke la tri kvaronoj estas la ideala kapacito por trinkado por du personoj, ke estas la plej taŭga grando por la ĝusta konservado de la vino, kaj eĉ ke tio kongruas kun la blovkapablo de la vitroblovistoj. Tamen plej verŝajna estas la teorio laŭ kiu en la epoko de maksimuma komerco de vino inter Britio kaj Francio (Bordozo) tiu kapacito estis koincida kongruo inter la litro jam ekuzita en Francio kaj la galjono, uzita en Britio, nome 75 cL estus unu kvinono de la brita galjono (strange ĉar britoj ne tiom uzis decimalan sistemon), kaj utila grando por transporto kaj stokado.[15]

En Hispanio, post la popularaj boteloj de unu kvarono kaj unu triono de litro por biero, populariĝis fine de la 1970-aj jaroj bierboteloj de po unu litro, dekomence fabrikitaj nur vitre kaj poste ankaŭ plaste. Tiuj estis nomitaj en la hispana lingvo "litrona" (litrego), kaj ankaŭ same nomiĝis la kutimo de junuloj renkontiĝi surstrate kuntrinkante tiujn botelojn, ĝis en la 1980-aj jaroj populariĝis nova vorto por tiu kutimo nome "botellón" (botelego) kun rilato al la tradicia unulitra botelo, sed jam kun nova signifo kiam ne nur bieron oni kuntrinkis surstrate kaj eĉ oni aldonis laŭtan muzikon.

Uzado indikanta kapaciton

[redakti | redakti fonton]

La fakoj en kiuj oni uzas la litron kaj la mililitron kiel mezurunuoj por volumenoj de nelikva naturo, en kiuj oni indikas fakte la kapaciton de la ujo, estas jenaj:

Konteneroj por recikligo estas mezureblaj en litroj.
  • Solidaj elementoj kiuj estas verŝeblaj kaj oni mezuras laŭ ties ujoj (kiel, en multaj lokoj, la beroj)
  • Grando de la valizujo, en la industrio de la aŭtomobilo.[16] Por valizujoj, la volumeno estas esprimita en litroj laŭ la normo VDA (Verband der Automobilindustrie; nome «unio de industrio de la aŭtomobilo», nome germana organizaĵo). Tiu mezurunuo baziĝis sur des normigitaj paralelepipedoj de 50 mm × 200 mm × 100 mm, tio estas 1 litro de volumeno. La atingita volumeno uzebla estas tiel pli malgranda ol la reala totala volumeno de la valizujo, sed pli realisma en la kunteksto de normala uzado.
  • Dorsosakoj[17]
  • Komputilujoj[18]
  • Mikroondilaj fornoj
  • Fridujoj[19]
  • Konteneroj por recikligo[20]
  • Cilindro-kapacito ekzemple por motorcikloj[21]

Proskimumaj konvertoj

[redakti | redakti fonton]

Unu litro estas iomete pli granda ol unu «kvarono de usona likva gajlono» kaj iomete pli malgranda ol unu «kvarono de imperia gajlono» aŭ unu «kvarono de usona seka gajlono». Memorhelpilo por la volumeno de litro rilate al imperia pindo estas "unu litro de akvo estas unu pindo plus tri kvaronoj"; tio estas nur proksimumo, ĉar unu litro estas en realo 1,75975399 pindoj.

Unu litro estas la volumeno de kubo de 10 cm de flanko, kiu estas iom malpli ol unu kubo de 4 coloj de flanko (nome unu triono de unu futo). Unu kuba futo enhavus precize 27 tiajn kubojn (nome de 4 coloj de flanko), pro kio unu kuba futo egalas proksimume al 27 litroj. Unu kuba futo havas precizan volumenon de 28,316846592 litroj, kio estas 4,88% pli granda ol la proksimaĵo de 27 litroj.

Unu litro de likva akvo havas mason preskaŭ egala al unu kilogramo. Unu de la unuaj difinoj de kilogramo establis ĝin kiel la maso de unu litro de akvo. Ĉar la volumeno ŝanĝiĝas laŭ la temperaturo kaj la premo, kaj la premo uzas unuojn de maso, oni ŝanĝis la difinon de la kilogramo. Je norma premo, unu litro de akvo havas mason de 0,999975 kg je 4 °C, kaj de 0,997 kg je 25 °C.

Ladskatolo de 1 usona pindo, markita kiel 473 mL.
Proks. valoro de 1 litro en ne-metraj unuoj Ne-metraj unuo Ekvivalento en litroj
≈ 0.87987699 imperia galjonkvarono 1 imperia kvarono ≡ 1.1365225 L
≈ 1.056688 usonaj kvaronoj 1 usona kvarono ≡ 0.946352946 L
≈ 1.75975399 imperiaj pindoj 1 imperia pindo ≡ 0.56826125 L
≈ 2.11337641 usonaj pindoj 1 usona pindo ≡ 0.473176473 L
≈ 0.21996925 imperia galjono 1 imperia galjono ≡ 4.54609 L
≈ 0.2641720523 usona galjono 1 usona galjono ≡ 3.785411784 L
≈ 0.0353146667 kuba futo 1 kuba futo ≡ 28.316846592 L
≈ 61.023744 kuba colo 1 kuba colo ≡ 0.016387064 L
≈ 35.19508 imperia likva unco 1 imperia likva unco ≡ 28.4130625 mL
≈ 33.814023 usona likva unco 1 usona likva unco ≡ 29.5735295625 mL

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Collins English Dictionary
  2. Bureau International des Poids et Mesures, 2006, p. 124. ("Tagoj" kaj "horoj" estas ekzemploj de aliaj unuoj ne-SI kiujn la SI akceptas).
  3. «Décret relatif aux poids et aux mesures du 18 germinal an 3 (7 avril 1795)» [Dekreto pri peziloj kaj mezuriloj datita en la 18a de Germinal, Jaro 3 (7a de aprilo 1795) (en franca). Association Métrodiff. 7a de aprilo 1795. Arkivita el la originalo en la 17a de aŭgusto 2016. Konsultita la 4an de novembro 2020. «Gramme, le poids absolu d'un volume d'eau pure égal au cube de la centième partie du mètre, et à la température de la glace fondante.» Traduko: ‘Gramo: nome absoluta pezo de volumo de pura akvo egala al la kubo de la centona parto de metro, je la temperaturo de fandanta glacio.’
  4. Kompono kaj izotopa temperaturo laŭ la "Lista de datos fisicoquímicos sobre el agua" de Arkivigite je 2020-11-14 per la retarkivo Wayback Machine London South Bank University, denseco kaj necerteco laŭ la NIST Número de base de datos de referencia estándar 69 (Alirita: 2010-04-05)
  5. Unidades no pertenecientes al SI aceptadas para su uso con el SI por el CIPM - NIST
  6. «Bureau International des Poids et Mesures, 2006» (PDF). Arkivigite je 2017-08-14 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 4an de novembro 2020.
  7. Oficina Internacional de Pesas y Medidas (2006), El Sistema Internacional de Unidades (SI) (8a eld.), p. 130, ISBN 92-822-2213-6
  8. Kriterioj por la aparteno al Konsulta Komitato (ne plu atingebla ligiloj). Bureau International des Poids et Mesures. Konsultita la 25an de septembro 2012. Arkivita la 23an de majo 2013.
  9. Rezolucio 6 XVI de la Ĝenerala Konferenco pri Pezoj kaj Mezuroj. Buroo Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj. Konsultita en: 22/05/2013. Arkivita la 24an de majo 2013.
  10. «Visite Générale au Musée des arts et métiers». Parizo: Musée des arts et métiers. Arkivita el la originalo la 9an de novembro 2013. Konsultita la 5an de aŭgusto 2013. «Comment s’est appelé cet étalon de mesure avant de s’appeler le litre ? - Le Cadil [Kiu estis la nomo de tiu mezurunuo antaŭe nomita litro? - Cadil].»
  11. «Décret relatif aux poids et aux mesures du 18 germinal an 3 (7 avril 1795)» [Dekreto pri pezoj kaj mezuroj de 18a de Germinalo, jaro 3a (7a de Aprilo 1795) (en franca).] Association Métrodiff. 7a de Aprilo 1795. Arkivita el la originalo la 17an de aŭgusto 2016. Konsultita la 26an de aprilo 2019. «Litre, la mesure de capacité, tant pour les liquides que pour les matières sèches, dont la contenance sera celle du cube de la dixièrne partie du mètre.». Traduko: ‘Litro: mezurunuo de kapacito kaj por likvoj kaj por solidoj kiuj estas egala al kubo de deko de unu metro.’
  12. «NIST, 2000». Ts.nist.gov. Arkivita el la originalo la 10an de decembro 2011. Konsultita la 26an de aprilo 2012.
  13. Burtis, Carl A.; Bruns, David E. (2014). Tietz Fundamentals of Clinical Chemistry and Molecular Diagnostics (7a eldono). Elsevier Health Sciences. p. 114. ISBN 9780323292061.
  14. «Units of Measurement - Mayo Medical Laboratories». www.mayomedicallaboratories.com (en angla). Konsultita la 23an de junio 2017.
  15. Porque é que as garrafas de vinho têm 75 centilitros e não um litro? Arkivigite je 2020-11-10 per la retarkivo Wayback Machine en Diário de Notícias, 9a de novembro 2020. Alirita en la 9a de novembro 2020.
  16. «Buying a car: Top 10 Estate Car buying tips». Which? / Consumer Association. 2012. Konsultita la 9an de novembro 2012.
  17. «How to Choose Backpacks». REI Expert Advice (en usona angla). Konsultita la 26an de aprilo 2019.
  18. «ASUS unveils headless Eee Box desktop PC - Hardware». Techworld. 13a de aŭgusto 2008. Konsultita la 26an de aprilo 2019.
  19. «Energystar.gov Energy Star recognition criteria».
  20. «Refuse collection: Wheelie bins». Ealing Council. 2012. Konsultita la 9an de novembro 2012. «The standard size wheelie bin (240 litre) ...»
  21. «Even in the USA, engine sizes are regularly expressed in litres.». Konsultita la 25an de aprilo 2013.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Bureau International des Poids et Mesures. (2006). "The International System of Units (SI)" (on-line browser):
    • Table 6 (Non-SI units accepted for use with the International System). Alirita en 2008-08-24
  • National Institute of Standards and Technology (11a de Novembro 2000) Appendix C: General tables of units of measurement. NIST Handbook 44: Specifications, Tolerances, and Other Technical Requirements for Weighing and Measuring Devices. National Institute of Standards and Technology. Arkivita el la originalo je 10a de Decembro 2011. Alirita 2006-10-09.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]