Lingvoplanado
Lingvoplanado estas la tuto de la klopodoj por influi la sintenon de aliaj en rilato al la alpreno, strukturo aŭ funkciaj roloj de lingvo. Kvankam lingvoplanado estis tradicie parto de sociolingvistiko, hodiaŭ ĝi emas iĝi interfako en kiu kunfluas fakuloj el sociolingvistiko, politikaj sciencoj, ekonomiko kaj filozofio[1]. Kutime ĝi inkluzivas la disvolvadon de celoj kaj strategioj por ŝanĝi la formon kiel lingvo estas uzata. Je registara nivelo, lingvoplanado fariĝas lingvopolitiko. Multaj landoj havas organizaĵojn, kiel lingvo-akademiojn, por difini kaj enkonduki lingvopolitikojn. Lingvoplanado estas interplektita de povpolitikon, tensiojn inter la “oficiala lingvo” kaj la “minoritataj lingvoj”, same kiel la politikan, socian, kulturan kaj psikologian etoson de la lando[2].
Kategorioj
[redakti | redakti fonton]Oni povas dividi lingvoplanadon en tri diversajn fakojn:
Korpusplanado
[redakti | redakti fonton]Korpusplanado rilatas al la preskriba interveno en la formo de la lingvo. Ĝin eblas efektivigi per kreado de novaj vortoj aŭ esprimoj, modifado de jam ekzistantaj aŭ elektado inter malsamaj formoj. Korpusplanado celas disvolvi la rimedojn de lingvo, tiel ke ĝi fariĝu taŭga komunikilo por modernaj temoj, per kreado de la necesa terminaro por administrado, edukado ktp.
Korpusplanado ofte rilatas al la normigo de lingvo per la kreado de ortografia normo, gramatiko kaj vortaro por la lingva komunumo. Ankaŭ la streboj al lingva purismo kaj la evitado de fremdaj vortoj apartenas al korpusplanado, same kiel ortografiaj reformoj aŭ la enkonduko de novaj skribsistemoj (kiel ekz. okazis en la turka). Por senskriba lingvo la unua ŝtupo de korpusplanado estas la disvolvo de skribsistemo.
Statusplanado
[redakti | redakti fonton]Statusplanado rilatas al la klopodoj distribui la funkciojn de lingvoj kaj skribformoj en lingva komunumo. Ĝi inkluzivas la elekton de statuson, per kiu difinata lingvo aŭ lingvovario fariĝas "oficiala lingvo", "nacia lingvo" k.s. El tio ofte sekvas la levado de lingvo aŭ dialekto kiel prestiĝa vario, kio povas okazi je la kosto de konkurecantoj. Statusplanado ofte estas la plej polemika aspekto de lingvoplanado (vidu ankaŭ: Lingvopolitiko).
Alprenplanado
[redakti | redakti fonton]Alprenplanado rilatas al la instruado kaj lernado de lingvoj, same de naciaj lingvoj, kiel de duaj aŭ fremdaj lingvoj. Tio kunportas klopodojn por influi en la nombro de uzantoj kaj la distribuo de lingvoj kaj skriboj, per la kreado de ebloj kaj instigoj por lerni ilin. Tiuj streboj povas baziĝi en politikoj por asimilado aŭ plurismaj. Alprenplanado rekte rilatas al la lingva disvastigo.
Dum alprenplanado estas ofte regiona, nacia aŭ ŝtata politiko, ankaŭ organizoj kiel British Council, Alliance Française, Instituto Cervantes, Goethe-Institut kaj laste la Konfucea Instituto estas internacie tre aktivaj por progresigi la instruadon de kaj en iliaj respektivaj lingvoj.
Metaforo
[redakti | redakti fonton]"Plani lingvon kompareblas al tio, kion faras hortikulturisto,
elprenante planton el sia natura medio kaj vivigante,
kreskigante kaj florigante ĝin kiel nova lingvo"
(nekonata aŭtoro)
Lingvoplanado kaj interlingvistiko
[redakti | redakti fonton]Ĉar lingvoplanado celas optimumigi homan komunikadon, ĝi ege similas al la difino kaj domajno de interlingvistiko, kiu estas parto same kiel objekto de lingvoplanado[3].
Kritiko
[redakti | redakti fonton]La socilingvisto Jan Blommaert opinias ke la fako lingvoplando tro esploris lingvajn analizojn kaj praktikajn problemojn kiajn ekzemple terminologio, dum ĝi bezonas pli esplori la ligon kiun ĝi havas kun socipolitikaj evoluoj (lingvopolitiko) por kompreni la naturon kaj komplekson de lingvaj konfliktoj. Li pledas por tio ke en la studado de lingvoplanado oni uzu kombinon el historiografia kaj etnografia aliroj[4].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Esperantic Studies Foundation kaj la Universitato de Kostariko anoncis someran seminarion pri lingvoplanado kaj lingvopolitiko, Informilo por Interlingvistoj (IpI), numero 101 (2/2017), ISSN 1385-2191
- ↑ Recenzo de la libro Language Planning in the Post-Communist Era: The Struggles for Language Control in the New Order in Eastern Europe, Eurasia and China. Andrews, Ernest (ed.). London: Palgrave Macmillan, 2018., Informilo por Interlingvistoj, 27-a jaro (tria serio) | n-ro 105 (3/2018) | ISSN 1385-2191, p.2 (PDF)
- ↑ (en) Wenwen Li, Haitao Liu, Language Problems and Language Planning - A corpus-based historical investigation, En: Language Problems & Language Planning, p. 170, Vol. 37, n-ro 2, 2013, ISSN 0272-2690
- ↑ (en) Jan Blommaert, Language Planning as a Discourse on Language and Society: The Linguistic Ideology of a Scholarly Tradition, LPLP, Volume 20, Issue 3, Jan 1996, p. 199 - 222, https://doi.org/10.1075/lplp.20.3.01blo
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Einar Haugen, norvega-usona socilingvisto kiu inventis la terminon 'lingvoplanado'[1]
- Interkultura dulingva edukado
- Lingvoekonomio
- Lingva imposto
- Lingvopolitiko
- Lingvaj rajtoj
- ↑ (en) Wenwen Li, Haitao Liu, Language Problems and Language Planning - A corpus-based historical investigation, En: Language Problems & Language Planning, p. 151, Vol. 37, n-ro 2, 2013, ISSN 0272-2690