Lima fazeoluso
Lima fazeoluso | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Phaseolus lunatus L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La Lima fazeoluso aŭ Limofazeolo (Phaseolus lunatus) estas plantspecio el la subfamilio de la Faboideoj (Faboideae) ene de la familio de la Fabacoj (Fabaceae). Tiu planto estas utilplanto, kiu parencas al la aliaj „fazeoloj“.
La Lima fazeoluso verŝajne venas el Peruo, de kiu originas ĝia nomo (Limo estas la ĉefurbo de Peruo). Ĝi bezonas sufiĉe da varmo por bone kreski. En Eŭropo oni ne povas kultivi ĝin ekonomie.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La Lima fazeoluso estas arbusteca, unujara, grimpantaj herba planto, kies tigoj atingas longecon de 2 ĝis 4 metroj. La petaloj estas helverda, kelkfoje violkoloraj.
La kurbiĝintaj guŝoj longas 5 ĝis 15 cm, larĝas 1,5 ĝis 2,5 cm kaj enhavas du ĝis kvar semojn. La en formo, grandeco kaj koloro tre variaj semoj longas unu ĝis tri cm, estas ovalaj ĝis rondaj kaj blankaj ĝis malhelaj.
La malhelaj semoj enhavas linamarino, glikozido, el kiu povas estiĝi hidrogena cianido. La semoj kun blanka tegumento estas nedanĝeraj.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Walter H. Schuster, Joachim Alkämper, Richard Marquard & Adolf Stählin: Leguminosen zur Kornnutzung : Kornleguminosen der Welt, Justus-Liebig-Universität Gießen, 1998.: Walter H. Schuster: Informationen zu Phaseolus lunatus.