Likasi
Likasi | |||
---|---|---|---|
urbego official city of the Democratic Republic of the Congo (en) vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 422 535 (2010) [+] | ||
Loĝdenso | 1 798 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 10° 59′ S, 26° 44′ O (mapo)-10.98333333333326.733333333333Koordinatoj: 10° 59′ S, 26° 44′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 318 m [+] | ||
Areo | 235 km² (23 500 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Likasi [+] | |||
Likasi estas grandurbo en la Demokratia Respubliko Kongo ("Kongo Kinŝasa", eksa Zairio). Dum la kolonia erao la oficialaj loknomoj estis Jadotville kaj Jadotstad.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]Geografio
[redakti | redakti fonton]Likasi situas sur altebenaĵo en la suda sekcio de la lando. Zambio situas 75, Lubumbashi 110, Kolwezi 141, Kinŝaso 1462 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Belgoj fondis la urbon, tial ĝi havis 2 oficialajn nomojn. Post la sendependiĝo akraj konfliktoj komenciĝis, ankaŭ la urbo estis siĝita kaj okupita spite la internacian militan helpon en 1961. Dum la 1990-aj jaroj Unuiĝintaj Nacioj fondis tendaron por rifuĝintoj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Likasi estas unu el la centroj de minada industrio. En la ĉirkaŭaĵo oni minadas kuprojn kaj kobaltojn.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Likasi situas en tropika klimato. La temperaturo varias inter 18 kaj 25 °C. Jare pluvas ĉ. 1400 mm. Inter majo-septembro neniam aŭ apenaŭ pluvas.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]El Likasi ĉefvojoj kuras al Lubumbashi kaj Kolwezi, estas fervoja kontakto al Lubumbashi kaj Kinŝaso, krome estas malpli grava vojo norden.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en la urbo naskiĝis Laurent Kabila
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Angla Vikipedio
- [1]
- [2] Arkivigite je 2012-05-10 per la retarkivo Wayback Machine
- [3] Arkivigite je 2014-02-25 per la retarkivo Wayback Machine