Leopold Schlaf
Leopold SCHLAF (ŝlaf) estis fondinto de la Germana Laborista Esperanto-Asocio en 1910. En aŭgusto de la sama jaro, li fondis la revuon "Der Arbeiter-Esperantist" (La Laboristo Esperantisto), kiel organon de la menciita Ligo. Li nomumis sin prezidanto, kaj prokrastis la okazigon de kongreso de la asocio.
Fine, en aprilo 1911 okazis kongreso en Lejpcigo, kies unua punkto estis analizo de la konduto de Schlaf. Li ne sukcesis defendi sin je la akuzoj de aŭtokratismo kaj agado defende al propraj ekonomiaj interesoj, kaj estis eksigata.
Laŭ la libro "Laborista esperanta movado antaŭ la Mondmilito", de G. P. de Bruin, "Schlaf estis bona oratoro kaj propagandisto. Li faris paroladojn en multaj urboj antaŭ granda publiko kaj vekis intereson por esperanto ĉe multaj laboristoj. Kelkaj grupoj povis post lia parolado komenci kursojn kun 75 kaj eĉ kun 200 partoprenantoj... Nur estas bedaŭrinde ke Schlaf tro atentis sian propran monujon".
Schlaf fariĝis sekretario de la Propaganda Ligo "Parkurbo Esperanto" en 1912. Tiun postenon li okupis unu jaron.
Li verkis poŝvortaron Esperanto-germana kaj germana-Esperanta (1910, 1911).
|
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
L. Schlaf, germano, komercisto. Propagandis inter laboristoj, eldonis gazeton „Arbeiter Esperantist“, 1910 kaj verkis lernolibron. Starigis Laboristan Esperantistan Ligon. Estis eksigata el la movado pro profitcela agado en 1911. |