Leendert Deij
Aspekto
Leendert Deij | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de oktobro 1919 en Ridderkerk |
Morto | 31-an de majo 2011 (91-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1935–) |
Leendert Cornelis (Leen)[1][2] DEIJ (naskiĝis la 30-an de oktobro 1919 en Ridderkerk, mortis la 31-an de majo 2011 en Ridderkerk) estis nederlanda esperantisto, kampara, havena kaj fabrika laboristo, maristo kaj havenfaka instruisto. Li esperantiĝis en 1935 kaj poste gvidis kursojn de Esperanto. Leen Deij aktivis en la laborista Esperanto-movado, verkis himnojn por Sennacieca Asocio Tutmonda kaj Esperanta Civito. Publikigis siajn poemojn, artikolojn kaj recenzojn en Malgranda Revuo, Heroldo de Esperanto, Literatura Foiro k.a. Li mortis la 31-an de majo 2011.[2]
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Fragmentoj (poemoj, 1988)
- Aminda (romano, 1997)
- Infaneske (infanrimaĵoj, 1997)
- Du etuloj (infanrimaĵoj, 2004)
- Koboldo plumo (infanrimaĵoj, 2004)
Refencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Borsboom, Ed. (2003) Vivo de Andreo Cseh (esperante). Hago: Internacia Esperanto-Instituto, p. 306. ISBN 90-805651-2-1.
- ↑ 2,0 2,1 Leendert Deij. Originala Literaturo Esperanta.