Lax VS
- La mallongigo VS en Lax VS staras por la svisa Kantono Valezo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Lax. |
Lax | |
---|---|
Blazono de Lax | |
Lax | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Valezo |
Distrikto | Goms |
Koordinatoj | 46° 23′ 17″ N 8° 7′ 5″ O / 46.38806 °N, 8.11806 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 23′ 17″ N 8° 7′ 5″ O / 46.38806 °N, 8.11806 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 298 |
Areo | 5,02 km² |
Alteco | 1039 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3994 |
Komunumkodo | 6061 |
Situa mapo de Lax | |
Lax estas komunumo en la distrikto Goms en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 298 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Lax situas en Supra Valezo ĉe la norda bordo de la rivero Rodano, ĝi estas la plej suba komunumo de la Distrikto Goms. [1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,02 km², de kiuj 36,5% estas kovritaj de arbaro, 39,7% servas por agrikulturo kaj 5,4% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Lax limas en nordoriento kaj nordo al Fiesch, en sudo al Ernen, en sudokcidento al Grengiols, en okcidento al Martinsberg, kaj en nordokcidento al Betten.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Lax pasas la kantona ĉefvojo n-ro 19 de Brigo trans Furko-Pasejo al Andermatt. Pere de la stacidomo ĉe la trajnlinio de la Matterhorn-Gotthard-Fervojo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Lax datiĝas el la jaro 1295 kiel Lacx. Dum mezepoko la loko apartenis al la episkopo de Siono. En la jaro 1565 kaj 1566 en Lax multaj homoj mortis de la peŝto. En la jaro 1799 defendantoj de la malnova feŭda ordo rezistis kontraŭ la francaj trupoj, kiuj subtenis la Helvetan Revolucion. Tiun eventon memorigas batalmemorejo en Lax. La valezanoj en mistifikita historipercepto kutime erare interpretas tiun batalon liberecbatalon kontraŭ la francaj invadistoj, ĉar en realo la francaj trupoj subtenis la demokratian movadon, kiu ĉesigis la feŭdan reĝimon, kiu ĝis tiam regis en la malnova Ĵurkomunumo kaj kiu ĉefe baziĝis sur sklaveco de senrajtaj kamparanoj, kiuj apartenis al grandbienposedantoj kaj kelkaj malmultaj nobelaj familioj.[3]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj signifoj de Lax
- Lax (stacidomo)
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Lax – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|