Lafayette (Luiziano)
Lafayette | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Usono urbego unuiĝinta civito-kantono vd | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 121 374 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 869 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 30° 15′ N, 92° 1′ U (mapo)30.243062-92.012649Koordinatoj: 30° 15′ N, 92° 1′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 11 m [+] | ||||
Areo | 139,628847 km² (1 396 2.8 847 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Lafayette, Louisiana [+] | |||||
Lafayette grandurbo kaj universitata urbo en Luiziano en Usono.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Koordinatoj: 30° 13′ N 92° 02′ U / 30.217 °N, 92.033 °U (mapo)
- Areo: 127 km²
- Loĝantaro: 120.623 (en 2010)
- Supermara alteco: 11 m
- Horzono: UTC-6h (en somero UTC-5h)
- Poŝtkodo: 70501-9, 70593, 70596, 70598
- Telefonkodo: 337
Geografio
[redakti | redakti fonton]Lafayette situas sur la marborda ebenaĵo laŭ rivero Vermilion en la suda parto de Usono, same en la suda parto de Luiziano.
Historio
[redakti | redakti fonton]Francoj fondis urbeton aŭ vilaĝon nomatan Vermilionville en 1821. En 1884 ĝi prenis novan (la nunan) loknomon pri Marie-Joseph Motier, markizo de La Fayette. Oni okupiĝis pri agrikulturo ĝis la 1940-aj jaroj, kiam la nafto kaj tergaso iĝis dominaj.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Lafayette havas enlandan aŭ regionan flughavenon. El la urbego aŭtoŝoseoj kuras al Nov-Orleano, Shreveport (Luiziano) kaj Lake Charles, krome estas aparta ĉefvojo al Nov-Orleano. En Lafayette aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Lafayette havas humidan subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 14-26 °C. La varmo kulminas inter junio-aŭgusto kun pli, ol 30 °C, inter oktobro-marto foje frostas. Jare pluvas (aŭ malofte neĝas) ĉ 1000 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte en julio, plej malofte en decembro.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katedralo de Sankta Johano
- centro por la Artoj
- memordomo kaj muzeo de Alexandre Mouton
- muzeo de infanoj
- planetario, ankaŭ muzeo
- universitata arta muzeo
- lago
- bestoĝardeno
- diversaj sportejoj
Institucioj
[redakti | redakti fonton]Famuloj
[redakti | redakti fonton]- En Lafayette naskiĝis Chanda Rubin.
- En Lafayette mortis Boyd Raeburn.
- En Lafayette formiĝis BeauSoleil.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Le Cannet, Francio (1967)
- Longejlo, Kanado (1968)
- Monktono (Nov-Brunsviko), Kanado (1971)
- Poitiers, Francio (1975)
- Namur, Belgio (1979)
- Agnibilékrou, Ebur-Bordo (1999)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Anglalingva Vikipedio