La nigra urbo (romano)
La nigra urbo | |
---|---|
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Kálmán Mikszáth |
Lingvoj | |
Lingvo | hungara lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1910 |
Ĝenro | historia romano |
La nigra urbo, origine hungare A fekete város, estas signifa historia romano de Kálmán Mikszáth en Hungario. Ĝi aperis por la unua fojo serie inter 1908–1910 en Vasárnapi Ujság, kaj en 1911 jam libroforme. Ĝi konsistas el 15 ĉapitroj. Ĝia rakonto estas libere adaptita de veraj okazoj.
Enhavo
[redakti | redakti fonton]La rakonto okazas en Supra Hungarujo, la naskejo de Kálmán Mikszáth kaj preskaŭ senescepta okazejo de liaj romanoj, antaŭ kaj dum la Liberecbatalo de Rákóczi. Ĝi temas pri Paŭlo Görgey, la nobela kaj aroganta subdepartementestro de Szepes, kaj lia filino Rozalia. La patrino de Rozalia mortas naskinte, kaj ŝin vartas la bofratino de Paŭlo, ĉar ties filino mortis samtempe.
Paŭlo Görgey kaj Karolo Kramler, la saksa ĉefjuĝisto (t.e. urbestro) de Lócse (nun Levoča en Slovakio) vivas jam longe malamike. Foje okazis, ke ili ĉasadis samtempe kaj samloke kun aliaj urbanoj. Ili kuras post cervo. La besto rifuĝas el departementa kampo en urban kampon, kie la urbanoj pafas ĝin. Samtempe ĉashundo de Görgey kuras post leporo en urban kampon. Abrupte la juĝisto mortpafas la hundon en urba teritorio kaj iu alia mortpafas la leporon. Görgey, vidinte tion, krias "Hundon por hundo" kaj pafas la juĝiston. La urbanoj anstataŭ helpi prenas la vunditon kaj kuregas al departementa teritorio. Tie ili rondiras kiel eble plej grandan parcelon, markante ĝin per la sango de la juĝisto, ĝis li mortas. Poste ili deklaras, ke tiu parcelo fariĝis apartenaĵo de la urbo, citante mezepokan rajton donitan al la urbo pro servo de ĝia ĉefjuĝisto en la konflikto inter Roberto Karlo kaj Mateo Csák: "Al sango de la ĉefjuĝisto de Lőcse teron akiranta rajto donendu" (Effusio sangvinis judicis Lewchoviae terrae acquisitiones vigorem obtineat).
En la urbo oni deklaras funebron. Ĉiuj devas vesti sin en nigro ĝis oni venĝos la murdon. Oni balzamas manon de la mortinta juĝisto kiel memorigilon. Por protekti Rozalian Görgey post la morto de ŝia onklino, Paŭlo kaŝas ŝin en Lőcse kun la falsa nomo Rozalia Otrokócsy, esperante ke oni ne serĉos ŝin tiel proksime al ŝia hejmo. Tie Rozalia ekamas Antonion Fabricion, la plej junan senatanon de Lőcse.
La nova ĉefjuĝisto, Nustkorb, faras malmulte kaj malsukcese por kapti Paŭlon Görgey. Li mortas en akcidento kun statuo de la mortinta Kramler, kaj la urbanoj supozas ke ties fantomo venĝis sin kontraŭ la viro kiu lasis lin morti por marki teron per lia sango.
La pli venĝema Fabricio fariĝas ĉefjuĝisto. Li sukcesas kapti Görgey kaj tuj ekzekucias lin. Nur tro malfrue li ekscias, ke tiu estis la patro de lia amatino, dum la urbanoj ĝojas ĉirkaŭ li pri la farita venĝo.
Adaptoj
[redakti | redakti fonton]El la romano oni kreis televidfilmon en 1971, kies ĉefaktoroj estis Ferenc Bessenyei kaj Vera Venczel, kaj bildromanon en 1981.
Esperanta traduko
[redakti | redakti fonton]Ekzistas traduko en Esperanto farita de László Pásztor, alirebla ĉi tie: [1]