„ La abonantoj de la gazeto Esperanto jam sufiĉe bone konas la belajn interesajn artikolojn, kiujn aperigis de tempo al tempo nia talenta samideano, profesoro Krestanov, kiel ekzemple Pri Georgio, Pri la Tataroj, Pri Finalando, La Milito ĉe la Formikoj, k.t.p., kaj ili povas esti certaj,ke lia nuna verko pri Bulgarujo troviĝos egale interesa, instrua kaj leginda. Pli ampleksan recenzon oni trovos en la Aprila numero de Esperanto 1919, pĝ. 62.
Kvankam tre rekomendinda estas la enhavo de la supre nomita libro, la samon oni certe ne povas diri pri la alpreno de nezamenhofaj landnomoj, ideo defendita de “Esperanto” en Julia numero pĝ. 117 kondukanta ne al unueco en nia bela lingvo, sed kontraŭe al plua konfuzo. Ĉu en la jaro 1910 plimulto el 50 L.K.noj akceptis, aŭ almenaŭ ne malaprobis, la finiĝon "i" por landnomoj, tiel ne staras la demando: Tiam ankoraŭ vivis nia kara Majstro, kaj li certe ne esprimis ian aprobon; kontraŭe, eĉ unu jaron poste, li verkis tute klaran artikolon en Oficiala Gazeto 111, 1911, pĝ. 201, represitan en Lingvaj Respondoj dua serio, 1913, No. 47 pĝ: 109, aĉetebla de ĉiu modesta samideano, kiu ne rigardas Zamenhof, kiel neatentindan antikvaĵon. La solaj landoj, por kiuj D-ro Z. tie rekomendas Ja finiĝon “i” estas-'“Ĉilio,” “ Brazilio,” “ Meksiko ” (por la urbo, Meksiko), sed tio ne plaĉas al la reformistoj, sekve ili postulas alian novaĵon kaj elektas “Ĉilo,” “Brazilo,” kaj “ Meksiko”; eble por la urbo ili elektos post nelonge “ Meĥiko ” !
Ne valoras la penon mallerni “ dumtridekjaran eĥlernitaĵon ” por plaĉi nur al kelkaj malmultaj individuoj, al kiuj la deziro, plibonigi per movaj arbitraj sencelaj ŝanĝoj. la belan lingvon de Zamenhof, kaŭzas konstantan jukadon! ” |