Lípa (germaneLeipa) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Všestary, en distrikto Hradec Králové. Ĝi troviĝas proksimume 3 km nordokcidente de Všestary. Kondukas tra ĉi tie ŝoseo II/325. Estas ĉi tie registritaj 43 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 160 loĝantoj.
Lípa situas en katastra teritorio Lípa u Hradce Králové kun areo 2,96 km².
En batalo en la jaro 1866 Lípa estis sidejo de supera komandanto de la aŭstria armeo, kampa armilestro kavaliro Ludvík von Benedek. Ĝi fariĝis celtabulo de la prusia kaj la aŭstria artleria pafado. Per grenadoj estis bruligitaj konstruaĵoj n-ro 2, 24, kaj 28. La rikolto estis neniigita. Post la miliro Lípon vizitis imperiestro Francisko Jozefo la 1-a. Li lasis kunskribi damaĝojn, sed rekompenco ne estis juste dividita. Kiu aŭdiĝis, li estis akuzita kaj kondamnita por averto al aliaj.