László Sennyey
László Sennyey | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de aprilo 1631 en Veľké Trakany |
Morto | 13-an de januaro 1703 (71-jaraĝa) en Trnava |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Okupo | |
Okupo | akademiulo |
Barono László Sennyey [lAslO ŝenjei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sennyey László estis hungara pastro, monaĥo, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis kissennyei.
László Sennyey [1] naskiĝis la 6-an de majo 1631 en Hungara reĝlando en Nagytárkány (nuntempa Veľké Trakany en Slovakio). Li mortis la 13-an de januaro 1703 en Nagyszombat (nuntempa Trnava en Slovakio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Sennyey aliĝis al la jezuitoj en Vieno en 1648. Li lernis en diversaj jezuitaj lernejoj, li pastriĝis en 1660 en Graz, li monaĥiĝis post 6 jaroj. Li instruis teologion en la Jezuita Universitato de Nagyszombat ekde 1666, krome li refondis la universitatan presejon. Li estis rektoro en la studjaroj 1671/72–1674/75, 1686/87–1689/90, 1700/01–1701/02. Li instruis ankaŭ en Graz inter 1675 kaj 1680, en la sama urbo li estis monaĥestro inter 1695 kaj 1699, poste en Vieno.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Idea verae nobilitatis honori Illustr. D. Comitis Viti a Strasaldo dicata (1664)
- Examen Quadripartitum Ordinandorum (1686, poste plurfoje eldonita)
- Conclusiones Canonico-Juridicae (1691)
- Báró Sennyey László S. J. nagyszombati rektor római utazásai (1687, 1693, 1696) (1929) - hungara traduko
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en kirko en Veľké Trakany [2] Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine