László Batthyány-Strattmann
Beata | |||||
László Batthyány-Strattmann | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 28-an de oktobro 1870 en Vieno | ||||
Morto | 22-an de januaro 1931 (60-jaraĝa) en Vieno | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Urinvezika kancero vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato de Vieno - medicino (–1900) vd | ||||
Familio | |||||
Patro | József Batthyány (en) vd | ||||
Infanoj | Margit Gräfin von Batthyány-Strattman von Német-Ujvár (en) , Károly Ignác Batthyány (en) , Count Ferenc Batthyány (en) , Ivan Graf Batthyány von Nemét-Ujvár (en) , József Batthyány (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | okulkuracisto vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
Beatulo | |||||
Honorata en | Katolika eklezio | ||||
Beatigo | 2003 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Beatulo, duko László BATTHYÁNY-STRATTMANN [lAslO batjAni], laŭ hungarlingve kutima nomordo Batthyány-Strattmann László (pli longe Batthyány-Strattmann László Antal János Lajos[1]; naskiĝis la 28-an de oktobro 1870 en Dunakiliti, mortis la 22-an de januaro 1931 en Vieno) estis hungara kuracisto, kirurgo, membro de Hungara Scienca Akademio. Li estis nomata "kuracisto de la malriĉuloj".
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Batthyány-Strattmann frekventis universitaton en Vieno inter 1896-1900 por esti kuracisto. Dum la lernado li edziĝis baldaŭe havanta 12 gefilojn (krome li havis ankaŭ filinon el nelegala rilato). Li fondis privatan malsanulejon en Köpcsény (nuntempa Kittsee en Aŭstrio). En 1915 li heredis kastelon en Körmend, kie li fondis ankaŭ tie malsanulejon, kie li kuracadis la malriĉulojn senpage. Post akuta malsano li mortis en Vieno, sed li estis entombigita en Güssing, kie estas la familia kripto.
En 1944 komenciĝis beatiga ceremonio pri Batthyány-Strattmann, kiun la milito forviŝis. En 2003 li iĝis oficiale beatulo.
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- en 1999 Hungario fondis premion "Batthyány-Strattmann László"
- ekde 2002 nova Preĝejo de Dipatrino (Szombathely) memoras pri li
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungarlingva Vikipedio
- biografio germane[rompita ligilo]
- biografio hungare